Esperantalioj estas belartaj aŭ metiartaj kreaĵoj en (aŭ videblaj
de) publikaj terenoj aŭ en publikaj institucioj starigitaj por
esperantistoj, Esperanto-organizaĵoj, -eventoj, -kreaĵoj, laŭ siaj
destinoj nemoveblaj (statuoj, monumentoj, reliefoj, memortabuloj,
konstruaĵ-ornamaĵoj, tomb-monumentoj, ornam-pavimoj, informtekstoj
faritaj el konstantaj materialoj, k. s..
En citita teksto de esperantalioj oblikva streko "/" dividas la liniojn.
Szekszárd, Str. Babits Mihály nr. 13., Memordomo Babits Mihály. 1981. En la korto sidanta statuo. Farkas Pál. ◄◄ net
|
|
Memordomo ekstere kaj korte kun sidanta statuo de BABITS Mihály
|
- Szekszárd, Sétakert (Promenĝardeno), parko Prométheusz. 1971. Bronza statuo. Kis Kovács Gyula. ◄◄ net
|
Bronza statuo en de BABITS Mihály
|
BÁCSKAI István (1908-1996) fervojista juristo.
Fakvortaristo, fondinto de Hungara Fervojista Mondo. Ekde la
kvardekaj jaroj gvidanto de la hungaria fervojista esperantista movado.
Prezidanto, poste honora prezidanto de Fervojista Fako de Hungaria
Esperanto-Societo.
- Budapest VIII., Új Köztemető 44/A-1-286 tombo-monumento
- Pécs, Esperanto-parko, en la str. Papnövelde. Memortabulo.
Teksto: BÁCSAKAI ISTVÁN /1908-1996 / vasúti jogász, folyóirat alapító /
és szerkesztő, mozgalmi vezető / fervoja juristo, fondinto kaj
redaktoro / de revuo, movadestro / MESZ – EKF Pécs 1910 – DURA
Inaŭgurota en 2010. G. Nagy Róbert.
BAGHY Gyula (Julio BAGHY) (1891-1967) Esperanta poeto, verkisto, movad-organizanto, pedagogo.
Lia persono kunligis diversajn Esperanto-organizaĵojn.
Prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro, respektive Hungara
Esperanto-Asocio (1955-1965), Lingva Komitatano 1923-1948, membro de
Akademio de Esperanto, (1928-1967), ĝia vicprezidanto 1938-1950, honora
membro de Universala Esperanto-Asocio (1937-1967).
- Budapest VII. (Erzsébetváros), Str. Rottenbiller nr. 66. Loĝdomo de Gyula Baghy. 1972-07-19. Memortabulo.
Teksto: E HÁZBAN ÉLT ÉS ALKOTOTT 1917-TŐL 1966-IG / BAGHY GYULA / AZ
ESZPERANTÓ IRODALOM NEMZETKÖZI / TEKINTÉLYŰ, KIMAGASLÓ ALAKJA / EN ĈI
TIU DOMO VIVIS KAJ VERKIS DE 1917 ĜIS 1966 / JULIO BAGHY / INTERNACIE
REKONATA, ELSTARA FIGURO DE LA / ESPERANTA LITERATURO ; Oni inaŭguris
ĝin dum Hungara Kulturfestivalo, festparolis dr. István Bácskai,
vicprezidanto de Hungara Esperanto-Asocio. ⇒ Ni rememoris pri Julio Baghy. = Hungara Esperantisto. 1972. sep. P. 1-2. – Csiszár:24. – Röllinger:55 (erara dato: 1989). – ◄◄ Röllinger 53
- Budapest VIII. (Józsefváros), tombejo Kerepesi,
Nacia Panteono, parcelo de verkistoj 34/1. parcella, vico 1. nr. 38. La
originala tombo estis en la tombejo Farkasréti, kun la surskribo:
[kvinpinta stelo, en ĝi litero E] / BAGHY GYULA / 1891 –1967 / PAĈJO /
LA HOMA HOMO /. – Post la trans-entombigo en la tombejo rustike
skulptita tomb-monumento, 1974-07-14. Inaŭgur-parolis dr.
József Météffy, prezidanto de HEA. Surskribo: BAGHY GYULA / 1891 –1967
[pli poste gravuris sur ĝin:] / BAGHY GYULÁNÉ 1891-1977 / ⇒ Eszperantó Magazin. 1974. 9. sz., Budapeŝta Informilo. 1974. sep. p. 3-4.
- Miskolc, Str. Baghy Gyula Metala memortabulo.
1977. La domposedanto demetis ĝin pro rustiĝo. Teksto: [en la
maldekstra kampo:] BAGHY GYULA / világhírű magyar / Eszperantó író és /
költő 1891-1967 [meze: kvinpinta verda stelo, en ĝi blanka litero E]
[en la dekstra kampo:] JULIO BAGHY / mondfama hungara / Esperanto
verkisto kaj / poeto 1891-1967 ⇒ ◄◄ Pásztor Lászlóné
|
|
|
Memortabulo de Julio BAGHY
| Tombo-monumento de Julio BAGHY
| Memortabulo en str. Baghy Gyula
|
- Nagybakónak. Esperanto-fonto Baghy Gyula s. Norda
latitudo: 46° 33,5420' Orienta longo: 17° 01,7980' Alto: 222 m. 1 km de
la urbo Nagybakónak. En bela valo ripozloko ĉe turisma vojsigno blua,
1980. Informa memortabulo. Teksto: JULIO BAGHY ESPERANTO-FONTO.
BAGHY GYULA ESZPERANTÓ-FORRÁS. — En tiu loko tre proksime estas pliaj
du fontoj: Árpád Skolt-fonto kaj Kalocsay Kálmán Esperanto-fonto. Tiu
estas la dekstra. ⇒ ◄◄ Röllinger 58 ◄◄ net
|
|
|
Memortabulo kaj Fonto Julio Baghy
|
- Pécs. Esperanto-parko, en la str. Papnövelde. Memortabulo.
Teksto: BAGHY GYULA / 1891-1967 / világhírű eszperantó író és költő /
mozgalmi vezető / mondfama Esperanto-poeto kaj -verkisto, movadestro /
MESZ – EKF Pécs 1910 – DURA Inaŭgurota en 1910. ⇒ G. Nagy Róbert.
- Szeged. Placo Dóm nr. 1-4., Urba kaj Departementa Biblioteko Somogyi Károly, Esperanto-kolekto. Gipsa busto.
- Szeged, Sur la muro de la anguldomo str. Sóhordó nr. 9. (str. Teleki nr. 3.). 1968-08-11. Memortabulo.
Teksto: NASKIĜDOMO DE MONDFAMA / ESPERANTO-POETO KAJ VERKISTO / JULIO
BAGHY / 1891-1967 / BAGHY GYULA / A VILÁGHÍRŰ ESZPERANTÓ KÖLTŐ / ÉS ÍRÓ
SZÜLŐHÁZA. ⇒ Viola Dettre: Festo ĉe la naskiĝdomo. = Hungara Vivo.
1968. nr.4. p.23. - Marianna Kertész: La V-a Internacia
Esperanto-Seminario en Szeged. = Hungara Vivo. 1968. nr.4. p.23-24. ◄◄ Rátkai Árpád
 |
|
|
Memortabulo de Julio BAGHY
|
BÁLINT Gábor, szentkatolnai (1844-1913) lingvisto-orientalisto,
profesoro de la universitato en la urbo Kolozsvár (de 1918 Cluj
en Rumanio) la unua hungara esperantisto (1897) kaj la unua hungara
idisto (1907).
- Dombóvár
- Cătălina / Szentkatolna, RO, Str. Kollektív. Sur la renovigita naskiĝdomo memortabulo kun bronzaĵo.
1994. Vetró András. Sur la bronza reliefo: BÁLINT GÁBOR 1844-1913. Sur
la tabulo: EZEN A TELKEN ÁLOTT / SZENTKATOLNAI / Dr. BÁLINT GÁBOR /
1844-1913 / ORIENTALISTA NYELVTUDÓS / SZÜLŐHÁZA / ÁLLÍTTATTA A
SZÜLŐFALU /1994-ben. (Sur tiu grundo staris naskiĝdomo de szentkatolnai
dr. Gábor Bálint 1844-1913 orientalisma lingvoscienculo. Starigis la
naskiĝvilaĝo en 1994).
- Eger, Bartakovics Béla Közösségi Ház, 1-a etaĝo, memortabulo,
2009-03-13. G. Nagy Róbert. Teksto: dr. Bálint Gábor kolozsvári
egyetemi tanár / 1844-1913 / Az első magyar eszperantista (Dr. Gábor
Bálint universitata profesoro / 1844-1913 / La unua hungara
esperantisto) ⇒ http://verdastelo.extra.hu/hirek/emlektabla09/index.html
- Cluj-Napoca / Kolozsvár / Klausenburg, RO, str. Horea nr. 31., Universitatea Babeş-Bolyai, Facultatea de Litere / Babeş-Bolyai Tudományegyetem Bölcsészettudományi Kar, memortabulo kun bronzaĵo. 1994. Vetró András.
- Pécs, Esperanto-parko, en la str. Papnövelde. Memortabulo.
Teksto: SZENTKATOLNAI DR. BÁLINT GÁBOR KÚT - PUTO / 1844-1913 / az első
magyar eszperantista emlékére / memore al la unua hungara esperantisto
/ zur Erinnerung an den / ersten ungarischen Esperantisten / to the
memory of the / first Hungarian Esperantist / MESZ – EKF Pécs 1910 –
DURA ; Inaŭgurota en 2010. ⇒ G. Nagy Róbert.
- Tîrgu Secuiesc / Kézdivásárhely / Szekler Neumarkt, RO, tombejo kalvinmana. Tombo-monumento.
Teksto: Szentkatolnai / Dr. BÁLINT GÁBOR / Kolozsvárt volt rendes /
egyetemi tanár / 1844-1913 / és neje SPILLMANN ROZÁLIA (Szentkatolnai
dr. Bálint Gábor universitata profesoro en Kolozsvár 1844-1913 kaj lia
edzino Spillman Rozália)
- Tîrgu Secuiesc / Kézdivásárhely / Szekler Neumarkt, RO, Sur la postamento de la busto: SZENTKATOLNAI / DR. BÁLINT / GÁBOR / 1844-1913.
- Tîrgu Secuiesc / Kézdivásárhely / Szekler Neumarkt, RO,
Nigra memortabulo sur la lernejo: Szentkatolnai / Dr. BÁLINT GÁBOR
/1844-1913 / La aniversarea a 165 de ani de la naşterea / primului
esparantist maghiar. / La 165-an naskiĝdatrevenon / de la unua hungara
esperantisto. Az első magyar eszperantista / születésének 165.
évfordulójára. / MESZ – 2009 – DURA.; ⇒ G. Nagy Róbert, 2009.
BARANYAI Imre (1902-1961) Esperanta poeto, verkisto (Emba),
Ĝis ĝia malpermeso komitatano de Hungaria Esperantista Societo
Laborista (1928-1934), pli malfrue ĝia ĉefsekretario (1945-1947),
sekretario de Laborista Fako de Hungara Esperanto-Federacio (1938-1942).
- Alap, en la vilaĝo sur lia naskiĝdomo memortabulo.
1975-06-08. Teksto: E HÁZBAN SZÜLETETT/ 1902. MÁRCIUS 14-ÉN / BARANYAI
IMRE / A MAGYARORSZÁGI MUNKÁS / ESZPERANTÓ MOZGALOM / NAGY KÖLTŐJE /
EMLÉKEZÉSÜL / MAGYAR ESZPERANTÓ SZÖVETSÉG / 1975 (En tiu domo naskiĝis
la 14-an de marto 1902 Imre Baranyai granda poeto de la hungara
laborista Esperanto-movado. Por memoro Hungara Esperanto-Asocio 1975) ⇒
Budapeŝta Informilo. 1975. jul-aŭg. p. 1. (kun foto); 1976. jul. p. 14.
BÁRCZI Géza (1894-1975) lingvisto, universitata profesoro,
membro de Hungara Scienca Akademio. Esperantisto de 1908,
redaktoro, poeto tradukinto de La tragedio de l'homo de Madách,
komitatano (1965-1969) kaj honora prezidanto (de 1969) de Hungara
Esperanto-Asocio, iniciatinto kaj apoganto de Esperanto-fako de la
universitato ELTE.
- Budapest III. (Óbuda-Békásmegyer) Str. Ráby Mátyás nr. 26. Memortabulo.
1994. Teksto: "…MIKÉNT EGY NEMZETNEK, / AKKÉNT A NYELVNEK IS / CSAK
AKKOR VAN JÖVŐJE, / HA MÚLTJÁT KUTATJA, / FELTÁRJA ÉS MEGBECSÜLI." /
EBBEN A HÁZBAN ÉLT ÉS / ALKOTOTT 1920-TÓL 1950-BEN / BEKÖVETKEZET
HALÁLÁIG / BÁRCZI GÉZA / NYELVTUDÓS, AKADÉMIKUS, EGYETEMI TANÁR. ("Kiel
la nacio tiel la lingvo havas futuron nur se ĝi esploras, malkovras kaj
aprecas ĝian pasinton." ◄◄ Rátkai Árpád, ◄◄ Rátkai Árpád
|
|
|
Memortabulo de BÁRCZI Géza
|
- Budapest XII., Tombejo Farkasréti, parcelo 6/1. vico 1. nr. 66. Tombo-monumento.
BLEIER Vilmos (1903-1940) eldonisto kaj literatur-organizanto.
Afergvidanto
(1923-1930) de Hungaria Esperantista Societo Laborista. Posedanto de la
revuo kaj eldonejo (1930-1939), kiu tiam iĝis centro de internacia
literatura vivo de Esperanto, kreinto de la materiaj kondiĉoj de la
epokfara "budapeŝta skolo".
- Pécs. Esperanto-parko, en la str. Papnövelde. Memortabulo.
Teksto: BLEYER Vilmos / 1903-1940 // a Literatura Mondo kiadó
megteremtője és / vezetője, mozgalmi vezető/ fondinto kaj gvidinto de
Eldonejo / movadestro / MESZ – EKF Pécs 1910 – DURA ; Inaŭgurota en 1910. G. Nagy Róbert.
- Thiais, département Val-de-Marne, FR. Pariza tombejo
ekster la admistraciaj limoj de Parizo, laŭ la ĉefvojo al la flughaveno
Orly: avenue de Fontainebleau, tombejo Thiais (Cimetière Parisien de
Thiais), parcelo 82., vico 20., nr. 27. Tombo.
COMENIUS Ámos János / Jan Amos KOMENSKÝ / Johannes Amos COMENIUS (1592-1670)
ĉeĥa-moravia-hungara
humanista pedagogo, kiu en la urbeto Sárospatak instruis (1650-1654).
Kompreneble li ne estis esperantisto, li ellaboris kaj publikigis la
fundamentajn principojn de Lingvo Internacia en sia verko Via lucis. La projekton de tiu lingvo sukcesis krei Zamenof en la 19. jc.
- Sárospatak, sur la muro de la domo str. Comenius, nr. 27. 1990-09-28. Griza ŝton-memortabulo.
Mladonyiczky Béla skulptartisto. Surskribo: COMENIUS. Starigis la
departamenta direktejo de OTP-banko, Societo por Urboprotekto kaj
Urbobeligo, Hungaria Comenius-Societo. Inaŭguris akademiano Béla
Köpeczi, honora prezidanto de la Societo Comenius. ⇒ ◄◄ http://www.sarospatak.hu/nevezetessegek/
|
|
Memortabulo de Jan Amos KOMENSKÝ
|
- Sárospatak, str. Eötvös nr. 7., parko Comenius Porinstruista Ĉeflerneja Fakultato de la universitato Miskolc. La bronza busto estis en Iskolakert, nur poste oni stgarigis ĝin tien ĉi. Inaŭguro: 1970-11-26. ⇒ ◄◄ http://www.sarospatak.hu/nevezetessegek
- Sárospatak, str. Rákóczi nr. 1., enireja koridoro de Kalvinana Kolegio de Sárospatak. Bronza reliefo
en marmora kadro. Dózsa Farkas András. Teksto: "TE LÁTOD ISTEN MINT AZ
ÉDES ANYA MAGZATIT, A DAJKA AZ Ő KISDEDETIT / OGY IGYEKEZTEM NEVELNI
ISTENNEK ÉS SZEGENYHAZÁNKNAK SZOLGÁLATJÁRA" / COMENIUS 1650-1654.
Állíttatta a Sárospataki Református Kollégium. (Dio vi vidas kiel kara
patrino sian idon, kiel mamnutristino siajn bebojn mi klopodis eduki
por Dio kaj por la servo de nia kompatinda patrio.) ⇒ ◄◄ http://www.sarospatak.hu/nevezetessegek
|
Reliefo de Jan Amos KOMENSKÝ
|
CSEH András (1895-1979) romkatolika pastro, e-isto de 1910.
En
la jaro 1920 en la urbo Sibiu prilaboris sian instrumetodon por
diverslingvaj kursanoj. Post la sukcesego de la Cseh-metodo en la jaro
1924 lia episkopo Gustáv Károly MAJLÁTH libertempigis lin por dediĉi
sian vivon por la instruado de Esperanto. Li gvidis kursojn en pluraj
landoj kaj ekloĝis en Hago en 1930, kie li fondis la Cseh-Instituton.
- Sibiu / Hermannstadt / Nagyszeben, RO Piaţa Mare / Großer Ring. Memortabulo. Tie li komencis lerni Esperanton en sia propra metodo. Teksto:
DIENES Pál (1882-1952) matematikisto en Budapest, poste universitata profesoro en Britio.
Idisto de almenaŭ 1913, pri Ido verkis artikolon en la sociscienca revuo Huszadik Század,
komitatano de Uniono di la Linguo Internaciona Ido (1914-1919). El la
franca lingvo li tradukis al Ido studon de Henri Bergson pri la nocio
de tempo. En 1919 li estis Ido-kursgvidanto kaj kiel politika komisaro
de la unuiversitato en Budapest helpis organizi la instruadon de Ido
kaj decidon pri starigo de Internacia Lingvoinstituto.
- London, Tombo-monumento.
DIENES Valéria (1879-1978, ĝis 1905 Valéria GEIGER),
matematikisto,
filozofo, la unua hungara profesorino, koreografo, dancartisto, la unua
edzino de la matematikisto Pál Dienes. Li idistiĝis en 1913, poste
komitatano de Uniono di la Linguo Internaciona Ido (1914-1919).
- Budapest XII., tombejo Farkasréti, parcelo 18., vico 1., nr. 99. Tombomonumento, 1982-05-27 konsekris Gellért Belon helpepiskopo en Pécs.
- Szekszárd, str. Kecskés F. nr. 6. Elementa Lernejo Dienes Valéria. Portreto. Fusz György skulptartisto, iama lernanto de la lernejo.
|
Statuo de DIENES Valéria
|
- Szekszárd, sur la muro de ŝia naskiĝdomo marmora memortabulo
kun orumitaj literoj. Teksto: "Nem vagy bezárva világodba / ha azt
egyetlennek nem hiszed." / E HÁZBAN SZÜLETETT / DIENES VALÉRIA / AZ
ELSŐ MAGYAR PROFESSZORNŐ / 1879-1978 / SZEKSZÁRD VÁROS ÖNKORMÁNYZATA /
DIENES VALÉRIA ÁLTALÁNOS ISKOLA / 1992. MÁJUS 25. ("Vi ne estas fermita
en vian mondon se vi ne kredas ĝin la sola." En tiu ĉi domo naskiĝis
Valéria Dienes la unua hungara profesorino 1879-1978. Aŭtonomio de la
urbo Szekszárd, Elementa Lernejo Dienes Valéria. 1992-05-25.)
ERDEY Ferenc (1895-1966) romkatolika pastro, filozofo,
spirita
direktoro de la Centra Seminario, katedrestra profesoro de Kredoscienca
Fakultato de Sciencuniversitato Pázmány Péter (1952-1965).
Kunprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1947-1949), prezidanto
de Hungarlanda Katolika Esperanto-Societo (1940-1944), delegito de
Universala Esperanto-Asocio (1935-1950).
- Budapest V. (Belváros), str. Papnövelde nr. 9., en kel-etaĝo de la templo Egyetemi Kisboldogasszony, kriptotombo.
|
Kriptoniĉo
|
FARKAS Imre (1906-1945) instruisto en Budapest,
martiro
de la milita rezistmovado. Ekde la tridekaj jaroj membro de
Esperanto-Rondo Amika, gvidata de Gyula Baghy, komitatano de Hungara
Esperanta Pedagoga Societo (1942-1944).
- Hatvan, str. Ratkó József (en la tempo de statu-starigo str.
Farkas Imre) nr. 10., ĉe la enirejo de Infanĝardeno kaj Bazlernejo
Lesznai Anna (en la tempo de statu-starigo 3. sz.). Ŝtonbusto. 1979-04-01. Gál András. Surskribo: FARKAS IMRE ⇒ ◄◄ iskola
|
Busto de FARKAS Imre
|
GALYASI Miklós dr. (ĝis 1933 Reisinger, 1903-1974)
poeto,
muzeo-direktoro, arthistoriisto. Esperantisto de 1927, dum mallonga
tempo prezidanto de grupo de Hungarlanda Esperanto-Societo en
Hódmezővásárhely.
- Hódmezővásárhely, Tornyai János Múzeum, str. Szántó Kovács János, nr. 18. Bronza reliefo,
40x60 cm. B. Kovács Emőke. Donaco de Ferenc Széll entreprenisto.
Surskribo: GALYASI MIKLÓS / KÖLTŐ / MÚZEUMIGAZGATÓ / AZ ŐSZI TÁRLATOK /
MEGÁLMODÓJA / 1903-1974 (Miklós Galyasi poeto, sonĝ-antaŭvidinto de
Aŭtunaj Ekspozicioj ; ⇒ Dömötör:61, ◄◄ 127
|
Reliefo de GALYASI Miklós
|
- Hódmezővásárhely, Tombejo Kincses. Tombomonumento el ligno, 185x30 cm. Sur la kolono gravurita teksto: NYUGSZIK MÁR A NYUGHATATLAN (Ripozas jam la malkvieta) ⇒ Dömötör 65, foto 68.
GIESSWEIN Sándor (1856-1923) papa prelato,
kanoniko,
lingvisto, filozofo, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio,
prezidanto de Akademio Sankta Stefano, fondinto de la hungara
kristansocialista movado, deputito de la balot-distrikto
Mosonmagyaróvár, prezidanto de Hungara Pac-Asocio, prezidanto de
Hungarlanda Esperanto-Societo (1911-1923).
- Budapest, VIII. tombejo Kerepesi, 53-1-82. Likvidita
tombloko. 1923-11-18: la enterigan ceremonion partoprenis plur-dekmil
homoj, okazis pluraj funebro-paroloj, inter ili tiu de István
Nagy-Molnár de Hungarlanda Esperanto-Societo, Áron Mészáros de Hungaria
Esperantista Societo Laborista kaj la same esperantisto Béla Vikár de
Societo La Fontaine. Landa Giesswein Monument-Komisiono sub prezido de
Béla Vikár aranĝis monkolektadon. Laŭ la deziro de Giesswein sur la
tombon oni starigis la statuon Princo de Paco, t. e. je naturgrando
malgrandigita kopio de la 26 piedlongojn alta Kristo-statuto sur la
limo argentina-ĉilia, starigita je la memoro de la pakto en 1903, kiu
ĉesigis la militon inter tiuj landoj. Oni fandis ĝin el la materialo de
la superfluiĝintaj kanonoj. Krausz Lajos skulptartisto. 1931-05-25:
inaŭguron de la tombo-monumento funebroparolis József Mihalik, prezidanto
de Hungarlanda Esperanto-Societo kaj kronis ĝin ankaŭ Hungarlanda
Esperanto-Societo. Surskribo sur la kruco tenata en maldekstra mano de
Kristo LUX MUNDI, sur la postamento antaŭe: NEM HAL MEG AZ, AKI
MILLIÓKRA KÖLTI DUS ÉLETE KINCSÉT / ÁMBÁR NAPJA MÚLT! (Ne mortas tiu
kiu disipas la trezoron de sia vivo por hom-milionoj, kvankam lia tago
pasis!) Sur la dekstra flanko de postamento: KÉPVISELŐHÁZ / MAGYAR
KÜLÜGYI TÁRSASÁG / KERESZTÉNYSZOCIALISTA / MUNKÁSOK / ORSZÁGOS
SZÖVETSÉGE / … (Parlamento, Hungara Societo de Eksterlandaj Aferoj,
Asocio de Kristansocialistaj Laboristoj … [Sur la trovita foto ne estas
legeblaj la lastaj tri linioj.] 1958-10-13: la restaĵojn de Giesswein
oni eltombigis kaj enterigis en la subtemplo de Episkopeja Katedralo en
Győr. La monument-statuon pli malfrue oni starigis sur la supron de la
templo Sankta Ana en la urbo Taksony. – Vidu ankoraŭ: Győr, Taksony. ⇒ Hungara Heroldo.
1928-12-18. nr.8.:120, 1929-04-12. B.eld.nr.2. p.13.; 1929-12-27.
B.eld.nr.6. p.12.; 1930-04-23. nr.4. p.4.; 1932:2(apr-jun). p.8-9. – Magyarság. 1931-05-27. p.9. – Giesswein emlékkönyv. Budapest, 1925. p.23-25. – ◄◄ Tolnai Világlapja. 1931-06-03. p.5. – ◄◄ Képes Krónika. 1931-06-07. p.3.
- Győr, Káptalandomb nr. 7., legejo de Romkatolika Teologia Ĉeflernejo busto el gipso. ◄◄ Fotó: Horváth József
- Győr, subtemplo de Episkopeja Katedralo. Kriptoniĉo.
Sur ruĝmarmora tabulo oraj literoj: DR. GIESSWEIN SÁNDOR /
PRELÁTUSKANONOK / 1856-1923 / R.I.P. Viziteblas nur je la Tago de
mortintoj. – La originala tombloko estis en Budapest, tombejo Kerepesi,
53-1-82. 1958-10-13: etombigis kaj en Győr re-entombigis. ⇒ Hungara Heroldo. 1929-04-12. B. eld. Nr.2. p. 13-14. Tóth 2004: 111, foto.
 |
|
|
Gipsa busto de GIESSWEIN Sándor |
| Memortabulo sur kriptoniĉo de GIESSWEIN Sándor
|
- Mosonmagyaróvár, Paroko-templo Szt. Gotthárd, temploĝardeno el la direkto de str. Magyar. Busto.
Kaszás Miklós. De 1932 ĝi estis en la placo Szt. László, de 1990-10-11
estas tie ĉi. Surskribo: A SZERETET ÉS BÉKE APOSTOLA. (Apostolo de amo
kaj paco.)
- Pécs. Esperanto-parko, en la str. Papnövelde. Memortabulo.
Teksto: GIESSWEIN SÁNDOR / 1856-1923 / főpap, országgyűlési képviselő,
nyelvész / mozgalmi vezető / ĉefpastro, parlamentano, lingvisto kaj
movadestro / MESZ – EKF Pécs 1910 – DURA Inaŭgurota en 1910. G. Nagy
Róbert.
- Tata, placo Kossuth nr. 15. sur la frontono de parokio memortabulo.
Starigita en la mezo de la 1920-aj jaroj. Surskribo: E VÁROSBAN
SZÜLETETT DR. GIESSWEIN SÁNDOR / GYŐRI PRELÁTUSKANONOK, A MAGYAR
TUDOMÁNYOS / AKADÉMIA ÉS A MAGYAR PARLAMENT TAGJA, / A SZENT ISTVÁN
AKADÉMIA MEGALAPÍTÓJA, / A NEMESSZÍVŰ PAP, A NAGY BÉKEAPOSTOL / A
KIVÁLÓ TÁRSADALOMTUDÓS ÉS EMBERBARÁT, / AKI A KELETI ÉS AZ ÖSSZES
NYUGATI / NYELVEK SZÓKINCSÉT ISMERTE, / ÉLT 1856-1923. (En tiu ĉi urbo
naskiĝis dr. Sándor Giesswein prelatkanoniko en Győr, membro de Hungara
Scienca Akademio kaj la hungara parlamento, fondinto de Akademio Sankta
Stefano, la noblakora pastro, la granda pac-apostolo, la elstara
sociscienculo kaj homamiko, kiu konis la vortprovizon de ĉiuj orientaj
kaj okcidentaj lingvoj, vivis 1856-1923.) ⇒ Wehner:53.
- Taksony, Sur la supro de la templo Sankta Ana: Statuo de sur la tombo-monumento de Giesswein.
La tombo estis en la tombejo Kerepesi, Budapest. Laŭ la deziro de
Giesswein malgrandigita kopio de la statuo Princo de la Paco, t. e.
Kristo, starigita sur la landlimo argentina-ĉilia, je la memoro de la
pakto ĉesiginta la militon inter la du landoj en 1903, muldita el la
materialoj superfliĝintaj kanonoj. Krausz Lajos skulptartisto.
1958-12-16: oni eltombigis la restaĵojn de Giesswein kaj reentombigis
ĝin en la subtemplo de Episkopeja Katedralo en Győr. La
tombmonument-statuon tenanta en sia maldkstra mano krucon pli poste on
starigis tie ĉi. Surskribo sur la kruco LUX MUNDI. ⇒ Pri la statuo vidu ankoraŭ: Budapest VIII., tombejo Kerepesi.
|
Origina tombo-monumento de GIESSWEIN Sándor en tombejo Kerepesi inter 1931-1958
|
HÁMÁN Kató (1884-1936)
kasisto de la
Stacidomo Nyugati, poste sindikatestro kemiinsdustria, martiro de la
laborista movado, kiun dum la kontraŭrevolucia reĝimo en la policejo
oni torturis ĝis morto. Esperantisto de 1919, membro kaj eminenta
kursgvidanto de Hungaria Esperantista Societo Laborista, estrarano de
ĝia grupo II. (ferencvárosi).
- Budapest VI. (Terézváros). Ŝtonbusto. Kirchmayer
Károly. Oni starigis ĝin en la kas-halo de la stacidomo Nyugati, poste
ĝi estis en la malgranda parko en la apudstacidoma parkumejo. En la
naŭdekaj jaroj oni malkonstruis kaj portis ĝin al la Lokomotivejo Hámán
Kató. Tiu lokomotivejo ĉesis kaj post ĝia transformado tie estiĝis
Fervojhistoria Parko. La statuon oni metis en la subtegmentejon de iu
domo de la Parko, laŭ rememoroj de pluraj homoj, sed tiun domon oni
malkonstruis. Ĝia nuna loko estas nekonata. ⇒ ◄◄ Hadházy:52
|
Ŝtonbusto de HÁMÁN Kató
|
- Budapest VIII. (Józsefváros), tombejo Kerepesi, ornam-tombo en la supra etaĝo de Panteono de Laborista Movado konstruita en 1959. La panteono pro malbona stato ne estas vizitebla.
- Budapest XXII. (Budatétény) Stratangulo str. Balatoni
kaj str. Szabadkai, Statuo-parko, Senfina promenejo de personoj de la
laborista movado, nr. 28. Memortabulo. Originala loko: str.
Mester nr. 59. 1959. Teksto: E házban lakott 1919-től 1931-ig Hámán
Kató a munkásmozgalom kimagasló alakja, akit a Horthy-fasizmus
börtönében gyilkoltak meg. Állíttatta a IX.kerületi Nőtanács (En tiu ĉi
domo loĝis 1919-1931 Kató Hámán, elstara figuro de la laborista movado,
kiun oni murdis en la prizono de Horthy-faŝismo. Starigis Konsilio de
Virinoj en la distrikto IX.) ⇒ Réthly Ákos
HULES Béla (1926-2002)
hungara poeto kun
Eŭropo-premio, kaj esperantlingva poeto, arttradukisto. Li tradukis
verkojn de Sándor Weöres, membro de Hungaria Esperanto-Asocio.
- Budapest VIII., str. Kőfaragó nr. 3. 2001-04-12. Memortabulo. Oni
inaŭguris ĝin reprezentantoj de Hungaria Esperanto-Asocio kaj Hungara
Asocio de Verkistoj. Teksto: EBBEN A HÁZBAN ÉLT ÉS ALKOTOTT / 1981-TŐL
2001-IG / HULES BÉLA / (1926-2002) / KÖLTŐ, MŰFORDÍTÓ, FILOZÓFUS / ĈI
DOME VIVIS KAJ VERKIS / ADALBERTO HULEŜ / (1926-2002) / EMINENTULO DE
LA HUNGARA / KAJ ESPERANTA LITERATUROJ / EZT A TÁBLÁT A KÖLTŐ BARÁTAI,
A MAGYAR ÍRÓSZÖVETSÉG / ÉS A MAGYAR ESZPERANTÓ SZÖVETSÉG ÁLLÍTOTTÁK
(Lasta frazo de la teksto: Tiun tabulon starigis amikoj de la poeto,
Hungara Asocio de Verkistoj kaj Hungara Esperanto-Asocio.) – rimarko:
ĝuste: HUNGARIA, t. e. Magyarországi. ◄◄
|
Memortabulo de HULES Béla
|
JAKAB Lajos (1859-1929)
ĉefkontrolisto de
Déli Vasút (Suda Fervojo), ekspertizo de stenografio, organizinto de la
unua internacia stenograf-ekspozicio, la unua esperantisto en la urbo
Szeged, la unua hungara fervojista esperantisto, iniciatinto de
esperanta stenograf-sistemo.
- † Budapest, VIII. (Józsefváros), tombejo Kerepesi, parcelo
43., vico 2., nr. 96. La honoran tomblokon donacitan de la ĉefurbo en
1929 oni ĉesigis en 2005, sur tiun parton oni denove enterigadas.
- Szeged. Apud la domo str. Jakab Lajos nr. 1., sur la
muro en la str. Jakab Lajos de anguldomo en la placo Klapka György sub
la stratnomtabulo nomklariga tabulo el emajlo de Bonyhád. 2005.
Surskribo: JAKAB LAJOS (1859-1929) / A SZEGEDI GYORSÍRÓK /
EGYESÜLETÉNEK ALAPÍTÓJA. (Fondinto de Societo de Stenografistoj en
Szeged.) Financis: Soroptimist Club. Dokumento: Szeged Mj. Város
Közgyűlése Kulturális, Közművelődési és Idegenforgalmi Bizottsága
4159-38 /2005. (IV. 6.) KKIB számú határozata. Utcanév magyarázó táblák
kihelyezése. IV. ütem. – Foto: Rátkai Árpád
|
Nomklariga tabulo de JAKAB Lajos
|
KALOCSAY Kálmán (1891-1976) kuracisto.
Poeto,
arttradukisto, redaktoro, post Zamenhof la plej granda figuro de la
historio de la lingvo Esperanto, prezidanto de Hungarlanda
Esperanto-Societo (1938-1942), membro de Akademio de Esperanto
(1949-1976), honora membro de Universala Esperanto-Asocio (1937-1976).
- Abaújszántó, str. Béke, antaŭ la domo nr. 32. sz. 1986-11-09. Starigita okaze de Internacia Literatura Forumo busto
el bronzo, kiun en oktobro 2003 oni translokigis el la parko István
király. En 1986 inaŭgurparolis Vilmos Sághy prezidanto de Hungaria
Esperanto-Asocio kaj en la nomo de Internacia Komitato Kalocsay Kálmán,
Giorgio Silfer. Post Zamenhof, Kalocsay estis la unua persono kiu
ricevis statuon pro esperantista agado. Jószay Zsolt. Surskribo sur la
postamento: DR. KALOCSAY KÁLMÁN 1891-1976 ◄◄ Patay János
|
|
Busto de KALOCSAY Kálmán
|
- Abaújszántó, str. Béke, nr. 32., domo Rákóczi- (Ulánus- vagy Kapitány-), Lokhistoria Kolektaĵo, memorĉambro Kalocsay Kálmán. 1986-11-09. bronz-reliefo. Verko de Gábor Benyei, perezidanto de la vilaĝa konsilantaro. En la nomo de Esperantlingvaj verkistoj parolis Ada CSISZÁR. ⇒ Csiszár Ada.
- Abaújszántó, Memortabulo de Kálmán
Kalocsay Kálmán ĉe komenco de starto "Dr. Kalocsay köz". Surskribo: Dr.
KALOCSAY KÁLMÁN // 1891 - 1976 // AZ ORVOSTUDOMÁNYOK DOKTORA //
NEMZETKÖZI HÍRŰ ESZPERANTÓ KÖLTŐ, // MŰFORDÍTÓ ÉS NYELVÉSZ // KÖZSÉGÜNK
SZÜLÖTTÉNEK EMLÉKÉRE // ABAÚJSZÁNTÓ NAGYKÖZSÉG TANÁCSA // 1982 (Je
memoro de D-ro Kálmán Kalocsay, doktoro de medicinaj sciencoj,
internacie fama esperanta poeto, arttradukisto kaj lingvisto. Konsilio
de komunumo Abaújszántó 1982) • ⇒ Szilvási.
|
|
|
|
Memorĉambro KALOCSAY Kálmán
|
| Memortabulo de KALOCSAY Kálmán
|
- Budapest II. str. Nyúl u. 4. Sur lia iama loĝdomo griz-nigra marmora memortabulo
40x60x2cm, far G. Nagy Róbert. per ajut-sablo. Inaŭguro: 2009-12-14 kun
paroladoj de Imre Szabó (Hungaria Esperanto-Asocio), Balázs Wacha
(Amika Societo Kálmán Kalocsay) kaj Imre Ferenczy (Universala Medicina
Esperanto-Asocio). Surskribo: DR. KALOCSAY KÁLMÁN / professzor /
1891–1976 / E házban élt és alkotott a kiváló orvos és világhírű /
eszperantó költő-műfordító. / En tiu ĉi domo vivis kaj verkis la
eminenta / kuracisto kaj mondfama Esperana poeto-tradukisto. /
Magyarországi Eszperantó Szövetség / 2009
|
Memortabulo sur loĝdomo de Kalocsay
|
- Gödöllő, Máriabesnyő, str. Fenyvesi nr. 76. Memortabulo
sur la muro de lia iama somerdomo. 1987-04-04. EBBEN A HÁZBAN LAKOTT ÉS
ÍRT 1955-1977 NYARAIN DR. K. KALOCSAY ESZPERANTÓ KÖLTŐ, FORDÍTÓ ÉS
NYELVÉSZ. (En tiu domo loĝis kaj verkis dum someroj de 1955-1977 dr. K.
Kalocsay Esperanta poeto, tradukisto kaj lingvisto.) ⇒ Budapesta Informilo. 1987. maj. p. 7. – Röllinger:58
- Gödöllő, Máriabesnyő, str. Fogadalom, Malnova tombejo, parcelo 8. familia kripto., sur ĝi nigra memortabulo kun la teksto prof. KÁLMÁN KALOCSAY / d-ro de la med. sciencoj / GENIA POETO DE ESPERANTO / 1891-1976
|
Memortabulo sur muro de kripto de KALOCSAY Kálmán
|
- Miskolc, str. Dr. Kalocsai Kálmán nr. 1. Memortabulo. 1988. Teksto:? ◄◄ Pásztor Lászlóné
- Pécs. Esperanto-parko, en la str. Papnövelde. Memortabulo.
Teksto: KALOCSAY KÁLMÁN / 1891-1976 / kiváló orvos és világhírű
költő-műfordító / eminenta kuracisto kaj mondfama / Esperanta
poeto-tradukisto / MESZ – EKF Pécs 2010 – DURA Inaŭgurota en 2010. ⇒ G. Nagy Róbert.
- Nagybakónak. Kalocsay Kálmán Eszperantó-fonto.
N46°33,5310' OR17°01,8110'. Alto: 223 m. Je 1 km for de Nagybakónak, en
bela valo, ripozloke, ĉe la blua turisma vojsigno. 1980. En tiu loko
tre proksime estas pliaj du fontoj: Árpád Skolt-fonto kaj Baghy Gyula
Eszperantó-fonto. Tiu estas la maldekstra. Informa memortabulo. Teksto: KALOCSAY KÁLMÁN / ESZPERANTÓ FORRÁS / KOLOMANO KALOCSAY / ESPERANTO FONTO / 1980. ◄◄ net
|
|
Fonto kaj memortabulo KALOCSAY Kálmán
|
KARINTHY Frigyes (1887-1938)
verkisto, la
plej granda hungara satiristo, vicprezidanto de Hungara Komitato de la
Lingvo Internacia (1918-1922), prezidanto de Hungarlanda
Esperanto-Societo (1932-1938).
- Budapest VII. (Erzsébetváros), str. Damjanich nr. 27. Memortabulo.
1967. Teksto: E HÁZBAN SZÜLETETT / KARINTHY FRIGYES / ÍRÓ / 1887.
JÚNIUS 24-ÉN / FŐVÁROSI TANÁCS VÉGREHAJTÓ BIZOTTSÁGA / 1967 (En tiu
domo naskiĝis / Frigyes Karinthy / verkisto / la 24-an de junio 1887 /
Plenumkomitato de Ĉefurba Konsilantaro / 1967) ⇒ ◄◄ Halász László: Karinthy Frigyes. Bp., 1972. p. 16.
- Budapest VIII. (Józsefváros), tombejo Kerepesi, 41-1-35. Tombomonumento. Surskribo: KARINTHY FRIGYES. 1970. Borsos Miklós skulptartisto. ◄◄
- Budapest XI. (Kelenföld), str. Karinthy Frigyes, ĉe la strato Irinyi János. Bronza statuo. 1988. Palkovics István. Surskribo: KARINTHY FRIGYES EMLÉKÉRE. 1887-1938. (Je la memoro de Frigyes Karinthy) ◄◄ Katalogo de budapeŝtaj statuoj ⇒ http://www.budapest-photo.hu/Karinthy%20Frigyes%20szobor_2.htm
- Budapest XI. str. Karinthy Frigyes 2. Bronzreliefa memortabulo
el kalko 73x85 cm, resp. 34 cm diametra. 1948. Kocsis András. Teksto:
EBBEN A HÁZBAN LAKOTT / 1920-TÓL 1930-IG / KARINTHY FRIGYES / EMLÉKÉNEK
EMELTE / BUDAPEST SZÉKESFŐVÁROS KÖZÖNSÉGE / 1948 (En tiu domo loĝis
1920-1930 F. K., je lia memoro starigis publiko de la ĉefurbo Budapest
⇒ ◄◄ Hadházy Levente 19
|
|
|
Tombo-monumento | Statuo ĉe str. Karinthy | Reliefo de KARINTHY Frigyes
|
- Siófok, str. Batthyány Lajos nr. 46., sur la barilo de la iama pansiono Vitéz memortabulo.
Teksto: E PAD MÖGÖTTI ÉPÜLETBEN / 1938. AUGUSZTUS 29-ÉN HUNYT EL /
KARINTHY FERENC ÍRÓ, SZÜLETETT 1887. A MAGYAR IRODALMI KARIKATÚRA
MEGTEREMTŐJE. / EMLÉKÉRE ÁLLÍTOTTA SOMOGY MEGYE TANÁCSÁNAK /
IDEGENFORGALMI HIVATALA. 1959. (En la domo malantaŭ tiu benko / la
29-an de aŭgusto 1938 mortis / Ferenc Karinthy verkisto, naskiĝis 1887.
/ kreinto de la hungara literatura karikaturo. / Je lia memoro starigis
de Konsilantaro de departemento Somogy / Fremdultrafika Oficejo. 1959.)
La verkisto mortis tie, en sia somerdomo.
- Siófok, Rózsa-liget, laŭborda promenejo. 1997-08-06. Statuo. Varga Tamás. ◄◄ net
|
Statuo en Siófok
|
KILIÁN György (1907-1943),
elstarulo de la
laborista movado, li malaperis dum paraŝutista enbataligo. E-isto de
1922, aktivisto de E-organizoj malpermesitaj en Hungario (Sennacia
Asocio Tutmonda, Internacio de Proletaj Esperantistoj).
- Göd, Bazlernejo. Busto el plumbo. 1979. Sziklay Gyula amatora artisto. ⇒ KIL SZ/XXXI.
- Pápa, Statu-parko en Köztársaság liget. Originala loko: Flughaveno. 1985 aŭ 1988-05-01. Statuo
el bronzo kaj ŝtono. Marton László. Surskribo (kun malĝusta nomo):
KILLIÁN GYÖRGY. (ĉesinta ttt-ejo:
http://www.ekmk.hu/emlekhely/Emlekhelyek/h_150077.html#077)
|
Busto de KILIÁN György
|
- Szolnok, Kilián György Repülő Műszaki Főiskola. Bronza portreto. 1984. Szederkényi Attila skulptartisto. ⇒ KIL SZ/XXV.
- Szolnok, Repülőtiszti Iskola. Busto el kalko. 1965. Horváth János skulptartisto. ⇒ KIL H/13.
- Zánka, iama Úttörőváros. Plastikaĵo el ŝtono. 264x110x95 cm. 1988. Csontos László skulptartisto. ⇒ KIL C/18.
KISS János (1857-1930)
filozofo,
universitata profesoro, eklezia verkisto, E-isto. Kristana Filozofia
Katedrestro de Universitato Pázmány Péter 1914-1928, komitatano, poste
honora membro de Hungarlanda Esperanto-Societo.
- Budapest VIII. (Józsefváros), tombejo Kerepesi 56-1-30, (ĉe la tombejo juda, kontraŭ la tomboj de la ordeno karmmontanoj. Tombo-monumento. Orbán Antal skulptartisto. – La tombo estas malzorgata, trudherboj kovras ĝin, trovi estas malfacile.
KORACH Mór (1888-1975)
Kemiisto,
ceramikisto, membro de Hungara Scienca Akademio. E-isto de 1912,
pioniro de scienc-teknika aplikado de Esperanto, honora membro de
Hungara Esperanto-Asocio (1966-1975).
- Budapest VIII. (Józsefváros), tombejo Kerepesi, 34/2-1-29 ◄◄ http://www.agt.bme.hu/staff_h/varga/foto/kerepesi/korach.html
|
Tombo de KORACH Mór
|
- Várpalota, Thury-fortikaĵo, Hungara Kemio-Muzeo. Duonreliefo
el kupro, mezuro: 715x830x105 mm. 1988. Orr Lajos. Originale en
Veszprém, en la strato kun lia nomo, super la stratnomtabulo. Starigis
Konsilantaro de la urbo Veszprém, je 100-a datreveno de lia naskiĝo. La
antaŭa nomo de tiu strato estis Hóvirág, en 1991 rericevis sian
originalan nomon, kaj la duonreliefon oni metis en muzeon. Surskribo:
KORACH MÓR / 1888-1975 / VEGYÉSZMÉRNÖK / AZ MTA RENDES TAGJA / A
VESZPRÉMI / MŰSZAKI KUTATÓIN- / TÉZET KOSSUTH-DÍJAS / IGAZGATÓJA /
SZÜLETÉSÉNEK / 100. / ÉVFOR- / DULÓJÁ / RA / ÁLLÍTOTTA / VESZPRÉM VÁROS
/ TANÁCSA (Mór Korach kemia inĝeniero, membro de HSA, Kossuth-premiita
direktoro de la Teknika Esplorinstituto en Veszprém, je centa datreveno
starigis Konsilantaro de Veszprém) ◄◄ Próder István
KOSSA István (1904-1965)
grupestro de la
tramista sindikato kaj Esperanto-grupestro, tial li estis devis
militservi en pun-kompanio. Tra la frontlinio li sukcese fuĝis al la
rusoj, poste iĝis komunista politikisto. Ĉefsekretario de la Sindikata
Konsilio, deputito de la departemento Veszprém. Prezidanto de Hungaria
Esperantista Societo Laborista (1945-1949), protektanto de Hungarlanda
Esperanto-Societo (1949-1950), kiel minsitro pri trafik- kaj poŝtaferoj
apoganto de Fervojista Fako de Hungara Esperanto-Asocio (1960-1965),
prezidanto de la unuan fojon en Hungario aranĝita IFEF-kongreso.
- Budapest VIII. (Józsefváros), tombejo Kerepesi, maldekstra laboristmovada promenejo, ornamtombo.
- Pápa. Str. Kossa István nr. 2. Marmora memortabulo.
1979-03-30. Surskribo: KOSSA ISTVÁN / 1904-1965 / A MAGYAR
MUNKÁSMOZGALOM KIEMELKEDŐ SZEMÉLYISÉGE / VESZPRÉM MEGYE ÉS VÁROSUNK
ORSZÁGGYŰLÉSI KÉPVISELŐJE EMLÉKÉRE, SZÜLETÉSÉNEK 75. ÉVFORDULÓJA
ALKALMÁBÓL. / PÁPA, 1979. MÁRCIUS 31. / MSZMP VÁROSI BIZOTTSÁGA, VÁROSI
TANÁCS (István Kossa 1904-1965, elstarulo de la hungara laborista
movado, deputito de la departemento Veszprém kaj nia urbo, je lia
memoro okaze de la 75. naskiĝdatreveno. Pápa, 1979-03-31.) Nun en
nekonata loko. ⇒ ◄◄ Bándi László 105
- Pula, Fő u. 31. Marmora memortabulo.
1965-11-05. Stumpf János ŝtontajlisto. Surskribo: KÖZSÉGÜNK NAGY
BARÁTJA / KOSSA ISTVÁN / 1904-1965 / EMLÉKÉRE (Je la memoro de la
granda amiko de nia vilaĝo. ⇒ ◄◄ Bándi László 116
|
|
Memortabulo de Kossa István en Pápa
| Memortabulo de Kossa István en Pula
|
- Tapolca, Antaŭ la ĉefpoŝtejo. Bronza portreto. 1982. Marton László skulptartisto. ⇒ KIL M/XV.
- Veszprém. En la vestiblo (en la iama str. Shönherz
Zoltán) de la Centra (iama Kossa István) Kolegio de Kemiinsustria
Universitato de Veszprém marmora memortabulo kun bronza lameno.
Sulptartistoj Götz János kaj Márton István. Surskribo: KOSSA ISTVÁN
1969-04-19, dum la universitataj tagoj festantaj la 20-an datrevenon de
la fondo de la univarsitato, je la ĉeesto de la familianoj Kossa, kun
memorparolado de profesoro Ernő Nemecz. Götz János skulptartisto, la
ornamkovraĵon en la fono planis Márton István konstruinĝeniero. Kossa
paroladis la 22-an de oktobro 1949, dum la fondfesto de la Universitato
Kemiindustria en Veszprém. La studenthotelo en 1968 ricevis la rangon
kolegio kaj la nomon Kossa István "...kiel signo de dankemo al tiu
deputito, kiu grave kontribuis al la lokigo de la universitato al
Veszprém, kaj kiu ĝis sia morto en 1965 helpis solvi la problemojn" –
skribis poste la jarlibro eldonita je la 25. datreveno de de la
Kemiindustria Universitato en Veszprém. En la komenco de la naŭdekaj
jaroj, je la nomŝanĝo de la kolegio, laŭ buŝa ordono de la rektoro oni
haste forigis la memortabulon kune kun la ornamkovraĵo. Ĝia plua sorto
estas nekonata. ⇒ Leleplezték Kossa István emléktábláját. = Egyetemünk. (Veszprém) 1969-05-03. p.2. – ◄◄ Bándi László 173
|
La iama memortbulo de Kossa István
|
KOSZTOLÁNYI Dezső (1895-1936)
hungara
poeto, verkisto, ĵurnalisto. Li ellernis Esperanton en 1905.
Vicprezidanto de Propaganda Komitato de Internacia Lingvo (1918-1922).
- Budapest I. Str. Logodi nr. 1. (str. Tábor nr. 12.) Tie l li
loĝis, envere iom pli norde, laŭ lia poŝtadreso str. Tábor nr. 12, ja
la domo estis en la finiĝo de ambaŭ stratoj. Bronzreliefa memortabulo.
1990. Teksto: "A HÁZ IS ALSZIK HOLTAN ÉS BUTÁN / MINT MAJD SZÁZ ÉV
UTÁN, / HA ÖSSZEOMLIK, GYOM VIRÍT ALÓLA / HOGY OTTHONUNK VOLT-E VAGY
ÁLLAT ÓLA" / EGYKORI HÁZÁBAN ITT ÉLT ÉS ALKOTOTT / KOSZTOLÁNYI DEZSŐ /
KÖLTŐ / BUDAPEST FŐVÁROS TANÁCSA / I. KERÜLETI TANÁCS. ("Ankaŭ la domo
dormas morte kaj stulte kiel iam post cent jaroj, se ruiniĝos,
trudherbo floros de sub ĝi, ke ĝi estis ĉu hejmo ĉu bestejo" en sia
iama domo tie vivis kaj kreis Dezső Kosztolányi / poeto / Konsilantaro
de Ĉefurbo Budapest / Konsilantaro de la distrikto I.) Czinder Antal
skulptisto.
- Budapest IX. (Ferencváros) str. Üllői nr. 21. Memortabulo kun bronza reliefo. 1989. Borbás Tibor skulptisto.
- Budapest XI. (Újbuda). Parko en la placo Kosztolányi Dezső. Bronza busto. 80 cm, kun la postamento 170 cm. Apud la kubutumanta figuro libro. 1979. Borbás Tibor skulptisto.
|
|
|
Memortabulo de Kosztolányi en str. Logodi
| Memortabulo de Kosztolányi en str. Üllői 21
| Statuo sur placo Kosztolányi Dezső
|
- Subotica / Szabadka SR, en la parko apud Gimnazio Svetozar Marković. Bronza busto. 1985. Almási Gábor skulptisto en Subotica / Szabadka.
|
Busto en Subotica ĉe Gimnazio Svetozar Marković
|
- Subotica / Szabadka SR, sur la muro de Gimnazio Svetozar Marković trilingva memortabulo kun bronza portreto.
1993. Almási Gábor skulptisto en Subotica / Szabadka. Teksto serbe,
hungare, kaj kroate: KOSZTOLÁNYI DEZSŐ / 1885-1936 / У СУБОТИЦИ СЕ
РОДИО, У СВОЈ ЗГРАДИ ЈЕ / СТАНОВАДО И ПОХАЋАО ГИМНАЗИЈУ ЗНАМЕНИТИ /
МАЂАРСКИ КНИЖЗЕВНИК ЕВРОПСКОГ ГЛАСА / ДЕЖЕ КОСТОЛАЊИ. / SZABADKÁN
SZÜLETETT, EBEN AZ ÉPÜLETBEN LAKOTT ÉS VÉGEZTE GIMNÁZIUMI TANULMÁNYAIT
/ A XX. SZÁZADI MAGYAR IRODALOM / EURÓPAI RANGÚ ÍRÓJA. / DEZSŐ
KOSZTOLÁNYI MAĐARSKI KNJIŹEVNIK / EUROPSKOG GLASA RODIO SE U SUBOTICI,
/ STANOVAO JE I GIMNAZIJU POHADAO / U OVOJ ZGRADI. / SUBOTICA 1993 //
ГРАДИКИ СУБОТИЦЕ / VÁROS POLGÁRAI / GRADINI SUBOTICE. (Dezső
Kosztolányi 1885-1936, naskiĝis en la urbo Subotica, en tiu domo loĝis
kaj studis en gimnazio, Eŭrop-dimensia verkisto de la 20-jarcenta
hungara literaturo.)
KÖKÉNY Lajos (1897-1985)
instruisto, stenografo. Fondinto kaj redaktoro de Hungara Heroldo kaj Hungara Esperantisto, pluraj libroj, jarlibroj, gvidlibroj kaj Enciklopedio de Esperanto
(1934), movadhistoriisto. Elstara movada gvidanto, Hungarlanda
Esperanto-Societo: prezidanto (1941-1947), kunprezidanto
(1947-1947-1949) dum la plej malfacilaj jaroj, honora prezidanto de
1977. Universala Esperanto-Societo: honora membro de 1980.
- Pécs. Esperanto-parko, en la str. Papnövelde. Memortabulo.
Teksto: KÖKÉNY LAJOS / 1897-1985 / folyóirat- és lexikonszerkesztő /
mozgalmi vezető / redaktoro de revuo kaj enciklopedio, movadestro /
MESZ – EKF Pécs 1910 – DURA ; Inaŭgurota en 1910. ⇒ G. Nagy Róbert.
- Budapest VIII., Tombejo Új Köztemető 16/IX-2-10 tombomonumento
KULICH Gyula (1914-1944)
tajlorlaboristo,
organizanto de kontraŭfaŝisma agado de Landa Junulara Komitato (de
Socialdemokrata Partio), martiro de laborista movado murdita en Dachau.
Li lernis Esperanton en siaj studentaj jaroj en la grupo Békéscsaba de
Hungarlanda Esperanto-Societo, poste membriĝis en la grupo XIX. de
Hungaria Esperantista Societo Laborista.
- Békéscsaba, placo Munkácsy (iama Kulich Gyula). 1975. Bronzlamena monumento
Kulich Gyula. Varga Imre skulptartisto. Surskribo: KULICH GYULA /
1914-1944 / "Olykor éltem én e földön, / mikor az ember úgy elaljasult,
/ hogy önként, kéjjel ölt…" (Radnóti Miklós). ("Mi vivis sur la Tero
kiam la homo kanajliĝis murdante memvole, volupte…" [Miklós Radnóti]) –
Aŭtonomio de la urbo Békéscsaba 1991-05-23 decidis "La monumento restos
sen nomo kaj numero" kaj lia nomo estos Martir-monumento. ⇒ 132/1991. (V.23.) közgy. 1/a.
- Békéscsaba, Muzeo, str. Fábry. Pli frue en la bazlernejo Kulich Gyula, 1981. Bronza statuo. Udvardy Anikó.
- Békéscsaba. Muzeo, str. Fábry. Pli frue en la str. Baross, sur la muro de Lernejo de Industriaj Faklaboristoj nr. 635. sz. Memortabulo.
Teksto: EBBEN AZ ISKOLÁBAN TANULT 1929-1931 ÉVEKBEN A MAGYAR
MUNKÁSMOZGALOM MÁRTÍRJA / KULICH GYULA / HARCOS, HŐSI ÉLETE LEGYEN
PÉLDAKÉP. AZ ESZME, AMELYÉRT MEGHALT GYŐZEDELMESKEDETT. (En tiu lernejo
lernis en la jaroj 1929-1931 martiro de la hungara laborista movado
Gyula Kulich batalanto, lia vivo estu modelo. La ideo, por kiu li
mortis, triumfis.) – Aŭtonomio de la urbo Békéscsaba 1991-05-23 decidis
pri ĉesigo de tiu memorloko. ⇒ 132/1991. (V.23.) közgy. 1/d.
- Budapest VIII. (Józsefváros), placo Kálvária (1957-1991 placo Kulich Gyula) nr. 13. Bronza memortabulo
inaŭgurita en 1957 aŭ pli frue. Ĝia teksto laŭ informo de la urbestra
oficejo: KULICH GYULA TÉR / KULICH GYULA (1914-1945) / BÉKÉSCSABÁN
SZÜLETETT / AZ ORSZÁGOS IFJÚSÁGI BIZOTTSÁG TITKÁRA / A MAGYAR
KOMMUNISTA IFJÚSÁGI MOZGALOM / EGYIK BÁTOR VEZETŐJE VOLT / A HITLERI
FASISZTÁK 1945 JANUÁRJÁBAN KIVÉGEZTÉK (Placo Kulich Gyula. Gyula Kulich
(1914-1945) naksigxis en Békéscsaba, li estis sekretario de Landa
Junulara Kosmisono, estis unu el kuragxaj gvidantoj de hungara
komunisma junulara movado, fasxitoj de Hitler murdis lin en januaro
1945) La sorto de la memortabulo estas nekonata, verŝajne oni ŝtelis
ĝin ĉ. 1990-1991. Fővárosi Tanács VB 604/1957.sz.
- Budapest VIII. (Józsefváros), placo Kálvária (1957-1991 placo Kulich Gyula). Bronza portreto.
1958. Kelemen Kristóf skulptartisto. La sorto de la portreto estas
nekonata, verŝajne oni ŝtelis ĝin ĉ. 1990-1991, nur la postamento estas
en la angulo de la placo.
- Budapest VIII. (Józsefváros), placo Rákóczi nr. 4.,
Vestaĵindustria Fakmezlernejo kaj Gimnazio Jelky András (ĝis 1993
Vestaĵindustria Fakmezlernejo Kulich Gyula). Portreto el kalko 1961. Rózsa Péter skulptartisto. De la nomŝanĝo la portreto estas en la deponejo de la lernejo. ⇒ KIL R/XIX.
- Orosháza, str. Bajcsy-Zsilinszky, antaŭ la Evangelia Baz- kaj Mezlernejo (je inaŭguro de la ornamputo Bazlernejo Kulich Gyula) ornamputo
Kulich Gyula el kalko. 1972. Nagy István finpretigis ĝin en 1971. La
put-parto 70 cm, la kolono 240x75 cm. Teksto: VOLTAK, AKIK FOGUKAT /
CSIKORGATVA ROHANTAK / A TŰZBEN, S HARCOLTAK / CSAK AZÉRT MERT ELLE /
NE MIT SE TEHETTEK / VOLT, AHOVÁ LEPECSÉ / TELT MARHAKOCSIBAN /
UTAZTAK, DERMEDTEN / S FEGYVERTELEN ÁLLTAK / AZ AKNAMEZŐKÖN, / S VOLT
AHOVÁ ÖNKÉNT / MENTEK, FEGYVERREL / A KÉZBEN, NÉMÁN, MERT / TUDTÁK, AZ
A HARC AZ / AZ Ő ÜGYÜK OTT LENN, / S MOST A SZABADSÁG / ANGYALA ŐRZI
NAGY / ÁLMUK AZ ÉJBEN / RADNÓTI MIKLÓS (Ekzistis kiuj dentgrincadante
kuregis en la fajro kaj batalis nur tial ĉar nenion ili povis fari
kontraŭ ĝi, estis kien ili veturis en sigelfermitaj brutvagonoj,
senpoviĝante kaj senarmile ili staris sur minkampoj, kaj estis kien ili
memvole iris kun armilo en la mano, silente, ĉar ili sciis ke la batalo
tie malsupre estas ilia afero, kaj nun anĝelo de libereco gardas ilian
sonĝon en la nokto. Miklós Radnóti.) ◄◄ ◄◄
|
Ornamputo de Kulich Gyula
|
LAJOS Gyula (1877-1955)
romkatolika pastro, kanoniko, plebano, gvidanto de kantlernejo, gvidanto de la esperantista grupo en Pécs.
- Pécs. Esperanto-parko, en la str. Papnövelde. Sur la komuna memortabulo de la eminentaj esperantistoj en Pécs. La tekston vidu sub la ĉapitro Esperanto-parko.
LANGLET, Valdemar (1872-1960)
kiel sveda
ĵurnalisto ĉirkaŭ la jarcentŝanĝo vizitadis la unuajn esperantistojn en
Rusio, poste en somero de 1902 en Hungario. Prezidanto de Sveda
Esperantista Societo (1906-1909). Sveda lektoro de la universitato en
Budapest (1932-1944), ofta vizitanto de Esperanto-aranĝoj en Budapest.
Inter majo 1944 kaj januaro 1945 li iniciatis, establis kaj funkciigis
la hungarian reton de Sveda Ruĝa Kruco, kiu per eldono de paspermesoj
savis la vivon de la plej multaj persekutitoj. En la ruinigita Budapest
en 1945 li helpis la nutraĵ- kaj medikament-provizadon.
- Budapest IV. (Újpest) str. Langlet Valdemar nr. 3-5. Memortabulo.
1986. Teksto: Langlet Waldemar 1872-1960 a Svéd Vöröskereszt
főmegbizottja. 1944-ben harcolt a fasizmus ellen, segítette az
üldözötteket, támogatta a rászorulókat. Emlékére állíttatta Budapest
Főváros Tanácsa 1986. (Walemar Langlet 1872-1960 ĉefkomisiito de la
Sveda Ruĝa Kruco. En 1944 li batalis kontraŭ la faŝismo, helpis la
persekutitojn kaj tiujn, kiuj necesbezonis helpon. Je lia memoro
starigis la Konsilantaro de Ĉefurbo Budapest. 1986.)
LENGYEL Pál (1868-1932)
presisto. En la urbo Szekszárd li presis (1900-1904) kaj eldonis (1901-1904) la revuon Lingvo Internacia.
Tiutempe ĝi estis la plej grava revuo de la interancia
Esperanto-movado. Poste li eldonis ĝin en Parizo (1905-1914), kie li
membriĝis en Akademio de Esperanto (1910-1928). Hejmenveninte el la
dummilita koncentrejigo li estis komitatano (1920-1924) poste honora
prezidanto (1924-1932) de Hungarlanda Esperanto-Societo.
- Pécs. Esperanto-parko, en la str. Papnövelde. Memortabulo.
Teksto: LENGYEL PÁL / 1868-1932 / a Lingvo Internacia c. nemzetközi
folyóirat / kiadója és szerkesztője / eldoninto kaj redaktinto de la
internacia revuo / "Lingvo Internacia" / MESZ – EKF Pécs 1910 – DURA Inaŭgurota en 1910. G. Nagy Róbert.
- Szekszárd, str. Babits Mihály nr 16/a., sur la muro de lia iama presejo, laŭ iniciato de Mihály Szilágyi starigita memortabulo.
1986-10-06. En la teksto estas diversaj litergrandecoj: EBBEN A HÁZBAN
MŰKöDöTT / LENGYEL PÁL NYoMDÁjA, / AHoL A "LINGVo INTERNACIA" /
ESZPERANTó NYELVű LAPoT / ADTA KI 19o1-19o4 KÖZÖTT / EN ĉI-TIU DoMo
FUNKcIIS LA PRESEJo / DE PAŭLO LENGYEL, KIE / LI ELDoNIS LA
ESPERANTLINGVAN / GAZEToN "LINGVO INTERNAcIA" / INTER 19o1-19o4 /
ÁLLÍTOTTA / A SZEKSZÁRDI VÁROSI TANÁCS / ÉS A / "LENGYEL PÁL" /
ESZPERANTISTA CSOPORT 1986-BAN. La nomo de la urbo ĝis 1903 estis
Szegzárd, tial estas ofte konfuzo je la ĝusta urbonomo. ⇒ Szilágyi
Mihály: Lengyel Pál eszperantista nyomdász, újságíró, akadémikus. =
Paŭlo Lengyel, esperantista presisto, ĵurnalisto, akademiano.
Szekszárd, 1988. p. 86. Fotoj: la memortabulo kaj inauxgura festo. - ◄◄ Röllinger:57.
|
Memortabulo de Lengyel Pál
|
MIHALIK József, hernádszurdoki (1883-1959)
instruisto
en porinstruista instituto. Fondinto kaj afergvida prezidanto de
Hungara Esperanto-Asocio ("Federacio", 1935-1944) servanta la iredentan
(teritoriojn postulanta) propagandon de la ŝtato, kaj redaktoro de Hungara Heroldo. Riskante sian vivon li savis persekutitajn esperantistojn en 1943-1944-ben.
- Budapest XVI. (Sashalom), Promenejo Sashalmi nr. 44., sur ĝia frontono plasta memortabulo
en formato A/4. Envere sur la 160 kvadratmetra angulgrundo de plurfoje
nomŝaĝita strato (Bejczy Jenő 1941 Révész 1945 Stromfeld Aurél 1954
Vörösmajor) nr. 1. estis la loĝdomo de Mihalik kun etaĝo kaj granda
ĝardeno. Duonon de la grundo li vendis tiel, ke lia domo iĝis la str.
Vörösmajor nr. 1/b. (◄◄ Rátkai Árpád), kaj el la alia duono la
str. Vörösmajor nr. 1/a. angulgrundo, kaj tiu samtempe iĝis la
promenejo Sashalmi nr. 44. Post la morto de Mihalik konstruiĝis
senkaraktera loĝdomo sur la grundo nr. 1/b., sur kies frontono al la
promenejo Sashalmi oni metis la memortabulon. Ĝia teksto kun verdaj
literoj: Itt lakott / Hernádszurdoki Mihalik József / 1888-1959 /
cinkotai tanár, / a Pedagógus Eszperantó Egyesület elnöke / a Hungara
Heroldo szerkesztője. / XVI. Kerületi Közművelődési tanács – (Tie loĝis
József Mihalik hernádszurdoki, 1888-1959, instruisto en Cinkota,
prezidanto de Pedagoga Esperanto-Societo, redaktor de Hungara Heroldo.
Kultura Konsilio de la distrikto XVI.) – "Hernádszurdoki" estis nobela
antaŭnomo, oficiale utzita ĝis 1947, skribenda minuskle. – Mihalik en
1920 laboris en Cinkota, sed loĝis tiam en Rákosfalva, kaj en 1929 de
tie tarnasloĝiĝis al Sashalomra. – La urboj Sashalom, Cinkota kaj
Rákosfalva en 1950-ben iĝis partoj de la distrikto XVI. De Budapest
XVI. – La societnomo ĝuste: Hungara Esperanta Pedagoga Societo. – Pri
la memortabulo ankoraŭ: Csiszár 13-14) ◄◄ Rátkai Árpád
|
|
Loĝdomo kaj memortabulo de Mihalik József
|
NEMES Antal (1855-1941)
Papa prelato,
titolita episkopo, dum 38 jaroj parokestro de la Ĉeftemplo por Kronado
(Matias-preĝejo), esperantistiĝis dum teologiaj studoj en Vieneo,
prezidanto (1924-1925), poste honora membro (de 1929) de Hungarlanda
Esperanto-Societo, honorcivitano de Drégelypalánk.
- Drégelypalánk, tombejo, tombo-monumento.
NEZVÁL Ferenc dr. (1909-1987)
ledlaboristo,
poste komunista politikisto kun gravaj funkcioj, deputito,
justicministro (1957-1966). Kiel junlaboristo lernis Esperanton.
Prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio 1977-1986.
- Budapest VIII. (Józsefváros), Kerepesi úti temető, 12-3-10. Tombo-monumento.
PALKÓ Sándor (1911-2001)
presisto,
ĉefdirektoro de Pénzjegynyomda (presejo de bankbiletoj), prezidanto de
Konsilantaro de Departemento Baranya, deputito, "patro de la
lago-sistemo de Orfű". Sekretario (1929-1931) kaj kasisto (1932-33) de
la grupo III. (Kispest) de Hungaria Esperantista Societo Laborista,
prezidanto de Hungarlanda Esperantista societo (1949-1950).
- Orfű, str. Ladik köz nr. 2., grundo de MOHOSZ sur monteto inter la lagoj de Pécsi kaj Herman Ottó. 2004-10-09. Bronza busto
rigardanta al la lago Pécsi. Trischler Ferenc skulptartisto. Inaŭguris
Katalin Szili, prezidanto de la Parlamento, parolis Ervin Mitzki,
prezidanto de Ligo de Fiŝkaptistaj Societoj de Baranya. Sur la
postamento: PALKÓ SÁNDOR / 1911-2001 ◄◄ ifj. Palkó Sándor
|
Busto de Palkó Sándor
|
- Orfű, tombejo Orfű-Mecsekrákosi. Tombo.
PALLÓS Istvánné (1822-1995)
gvidanto de la E-movado en la departemento Baranya. Estrarano de Internacia Asocio Monda Turismo.
- Pécs. Esperanto-parko, en la str. Papnövelde. Sur la komuna memortabulo de la eminentaj esperantistoj en Pécs. Inaŭgurota en 2010. G. Nagy Róbert. La tekston vidu sub la ĉapitro Esperanto-parko.
PÁZMÁNY Zoltán, szőlősi, szilasi és laki (1869-1948)
PECHAN Alfonz (1902-1994)
instruisto en
Pécs, redaktis la vortarojn H-E, E-H kaj Gvidlibro por supera ekzameno.
En Hungario organizanto de E-ekzamenoj dum 40 jaroj. Prezidanto de
Hungara Esperanta Pedagogia Societo (1939-1944). Estrarano kaj honora
membro (de 1985) de Hungaria Esperanto-Societo.
- Budapest VIII, Új Köztemető 44/A-1-286 tomboŝtono kun E-teksto.
- Pécs. Esperanto-parko, en la str. Papnövelde. Sur la komuna memortabulo de la eminentaj esperantistoj en Pécs. Inaŭgurota en 2010. ⇒ G. Nagy Róbert. La tekston vidu sub la ĉapitro Esperanto-parko.
RAJCZI Rezső, (1886-1920)
laŭ la matrikulo
Rajczy, en kiu la finiĝo y aludas al la nobela deveno, sed li
konsekvence uzis la nomon Rajczi. Juristo de la Hungaraj Ŝtatfervojoj
(MÁV) en Debrecen, poste de 1913 en la Direktorejo Budapest, poeto,
framasonisto, kontraŭmilitisto, poste komunisto, dum la Konsilia
Respubliko vicestro de Infanprotekta Sekcio de Laborafera kaj
Popolbonfarta Popolkomisarejo kaj kunprezidanto de Kontraŭalkohola
Konsilio, aktivisto de la vegetariana movado. Eisto de 1906, sekretario
de la unua Eista grupo en Debrecen, membro de Hungara Esperantista
Societo, delegito de Universala Esperanto-Asocio en Debrecen
(1908-1910), fondmembro de Hungaria Esperantista Societo Laborista en
1913, honora prezidanto de Propaganda Komitato de Internacia Lingvo
(1919-1920), sekretario de Internacia Vegetarana Esperantista Ligo.
Liaj artikoloj kaj poemoj aperis en pluraj Esperanto-revuoj, li
partoprenis universalajn kongresojn kaj renkontiĝis kun Zamenhof. En
septembro 1919 dum traserĉo de lia loĝejo oni trovis Esperantaĵojn.
Surbaze de tiuj suspektindaĵoj oni arestis lin, sed "kontraŭnaciaj
pekoj" ne estis pruveblaj. Pro turmentoj en la arestejo li mortis la
22-an de januaro 1920.
- Budapest, VI., (je la inaŭguro bulvardo Lenin nr. 120.) blanka marmora memortabulo.
1971-07-05. Inaŭgur-parolis József Lindler, vic-ĉefdirektoro de a
Hungaraj Ŝtatfervojoj (MÁV). La sorto de la memortabulo estas nekonata.
- Budapest, XII., tombejo Farkasréti 2-3-129. Tombo.
- Debrecen Stacidomo, memortabulo inter 1986-1990.
RÉTHLY Antal (1879-1975) doktoro de geografiaj sciencoj
Organizanto, reorganizanto de turka kaj hungara meteologiaj
servoj. Pioniro de la meteologiaj aplikoj, honora membro de Hungarlanda
Esperantista Soecieto.
- Budapest II., str. Kitaibel Pál nr. 1., en koridoro de sidejo de Landa Meteologia Servo. Bronza portreto, verko de CSÚCS Ferenc en la 60-aj jaroj. Inaŭguro la 1994-06-23-an, festparolis MESRICSs István, prezidanto de LMS. • FoNTO:
Kéri Menyhért: Réthly Antal (1879-1975) szobrának leleplezése az OMSZ
székházában. = Földrajzi Közlemények 1995. 1. sz. 71
ROBICSEK Pál (1892-1931)
poŝt- kaj
telegram-oficiro, ĵurnalisto, en 1919 vicpopolkomisaro pri poŝtaferoj,
poste direktanto de la modernigo de soveta poŝto. Redaktoro de La Verda Standardo
(1911-1913), estrarano de Hungralanda Esperanto-Societo (1911-1919),
estrarano, poste kontrolkomitatano de Sovetrespublikara Esperanto-Unio.
Iniciatoro de la unuaj Esperantaj poŝtmarkeldonoj (1925-1927).
- Budapest V., str. Városház nr. 18. (iama Ĉefpoŝtejo) en antaŭejo de la angul-enirejo ruĝmarmora †memortabulo 1x1,2 m. Je la disiĝo de poŝto kaj telefon-firmao on trakonstruis la enirejon. La sorto de la memortabulo estas nekonata.
RUBINYI Mózes (1881-1965)
instruisto,
lingvisto, literaturhistoriisto, afergvidanto de Hungara Pen Club.
Jarcentkomence laŭ la starpunkto de la germana lignvoscienco li rifuzis
la teorion pri la Intarnacia Lingvo. Pro la diskuto Esperanto-Ido li
tamen daŭre sekvis la eventojn de la movado, eĉ teorie jam akceptis la
ideon de la Internacia Lingvo. En 1928 la solvon li vidis en la
lingvoprojekto Novial, sed fine li aliĝis al Esperanto. Poste li apogis
la proponojn por enkonduki Esperanton kiel devigan lernobjekton en la
lernejojn, kaj oni elektis lin honora membro de Hungarlanda
Esperanto-Societo (1946).
- Budapest X. (Kőbánya), str. Kozma, Juda tombejo. Tombo-monumento.
SCHULEK Frigyes (1841-1919)
arkitekto,
universitata profesoro, honora prezidanto de Hungara Esperanto-Societo
La Verda Standardo (1909-1911), poste eksesperantisto kaj prezidanto de
Uniono di la Linguo Internaciona Ido (1914-1919).
- Balatonlelle, str. Kossuth Lajos nr. 2., Kastelo Szalay, Kulturdomo. Statuo.
- Balatonlelle, vilao Schulek, memorputo el marmoro kaj bronzo, 85 cm. 1989. Rétfalvi Sándor skulptartisto. ⇒ KIL R/XII.
- Szeged, placo Dóm, Nacia Panteono, suda flanko de la arkadaro. 1930-06-19. Stróbl Alajos. Inaŭguro: 1930-10-15. Naturgranda busto el marmoro. Surskribo: SCHULEK FRIGYES ÉPÍTŐMŰVÉSZ 1841-1919 (akitekto) ⇒ Tóth:137. - Foto: Délmagyarország 1969-08-10. p.5. ◄◄ Rátkai Árpád
|
|
Busto de Schulek Frigyes
|
SIMONYI Zsigmond (1853-1919)
lingvisto,
universitata profesoro. De 1918 vicprezidanto de Propaganda Komitato de
la Internacia Lingvo. En 1919 klopodegis por enkonduki Esperanton en la
universitaton kaj rezulte en julio 1919 en la universitato de Budapeŝto
fondiĝis Internacia Lingvoinstituto, la unua en la mondo.
- Budapest VIII. (Józsefváros), tombejo Kerepesi 34-6-14, oranam-tombo.
- Veszprém, str. Kossuth nr. 7. Memortabulo. 1929.
Teksto: ITT SZÜLETETT 1853. JANUÁR 1-ÉN / SIMONYI ZSIGMOND / A MAGYAR
NYELV NAGY TUDÓSA / A MAGYAR NYELVŐR SZERKESZTŐJE (1853-01-01 tie
naskiĝis Zsigmond Simonyi, granda sciencisto pri la hungara lingvo,
redaktoro de Magyar Nyelvőr.)
|
Memortabulo de Simonyi Zsigmond
|
STROMFELD Aurél (1878-1927)
stabkolonelo
dum la unua mondmilito, poste stabestro de Ruĝa Armeo de Konsilia
Respubliko. Antaŭ lia morto prezidanto de XIV. (privatoficista) grupo
de Hungaria Esperanista Societo Laborista. – Stromfeld neniam estis
komunisto, lian memoron ofendas en la fino de la promenejo en la
tombejo "Ili batalis por la komunismo" same kiel decidoj de stultaj
politikistoj por forigo de liaj memortabuloj kaj busto.
- Békéscsaba, Kazerno. Portreto el kalko de Harszt. 1971. László Péter skulptartisto. ⇒ KIL: L/VI.
- Budapest VIII. (Józsefváros), tombejo Kerepesi, maldekstra laborismovada tombo-promenejo, ornamtombo.
- Budapest XVII. (Rákoskeresztúr, Rákoshegy)
Rákoskeresztúr, str. Pesti nr. 165., malantaŭ la urbestra oficejo, en
statu-ĝardeno oni starigis bornzan buston. 1969. Oláh
Szilveszter. – Stromfeld estis eksterordinare populara inter la simplaj
soldatoj kaj en la armeo de la monarkio, kaj en tiu de la Konsilantara
Respubliko, kaj lia memoro vivis tra generacioj. La avo de kreinto de
tiu busto soldatservis sub la komando de Stromfeld, kaj la statuon li
faris nure pro familia memoro. La statuon ĉ. 1990 oni ŝtelis kune kun
aliaj bronzaj statuoj. Ĝian gipsan kopion gardas la kreinto en
Rákoshegy.
- Pápa, Flughaveno, komandejo. 1978-09-19. Memortabulo.
Teksto: Stromfeld Aurél születésének 100. évfordulójára Pápa, 1978. 09.
19. MN. 5081 személyi állománya. (Je la 100. datreveno de naskiĝo de
Aurél Stromfeld. Pápa, 1978-09-19. Soldataro de MN 5081.)
- Salgótarján, Str. Rákóczi nr. 60., en Maŝinfaka kaj Konstruindustria Fakmezlerejo. Busto. ⇒ ◄◄
|
Busto de Stromfeld Aurél
|
SZAKASITS Árpád (1888-1965)
ĵurnalisto, politikisto. Kiel junlaboristo lernis Esperanton, kiel ĉefredaktoro de la ĵurnalo Népszava
enkondukis E-rubrikon kaj E-kurson en la unuaj militjaroj. Li estis
ŝtatestro (1948-1950) sen fakta povo, eĉ oni enkarcerigis lin
(1950-1956). Kiel prezidanto de ĵurnalista societo kaj Packonsilantaro
de 1958 ebligis la eldonon de la hungaraj numeroj de Paco.
- Budapest XI. (Újbuda), str. Etele (iama Szakasits Árpád). Bronza statuo
de Marton László skulptartisto, 1988. Kvankam en 1991 en la diskuto pri
ĝia sorto estis argumentoj, ke la statuo restu sur ĝia originala loko,
tamen la distrikta auŭtonomio decidis malkonstrui ĝin en 1992 kaj
starigi ĝin en Statuparkon malfermitan en 1993. ⇒ A Fővárosi Közgyűlés Határozatainak jegyzőkönyve. 1234-1266/1991.
- Budapest XII. (Hegyvidék), str. Csörsz 18., MOM la iama Kulturcentro Szakasits Árpád (hodiaŭ Kulturdomo MOM). Bronza statuo de Kisfaludi Strobl Zsigmond, 1970. Iom poste ĝi malaperis(?!).
- Budapest, XII., tombejo Farkasréti 612/2-413. Kriptoniĉo. Originale en la tombejo Kerepesi en la ornam-promenejo laboristmovad-historia.
- Budapest XXII. (Budatétény) Stratangulo str Balatoni
kaj str. Szabadkai, Szoborpark (Statu-parko), Senfina promenejo de
personoj de la laborista movado. Bronza statuo de Marton László
skulptartisto. La originala loko de la statuo estis Budapest XI., str.
Etele (iama Szakasits Árpád), sed en 1993 oni portis ĝin en ĉi novan
lokon.
SZALAI András (1917-1949)
(originala nomo:
LÄDLER Ervin) tornistro en Pécs, poste en Budapest. En Jugoslavio li
esperantistiĝis kaj lernis en Teknika Universitato de Zagreb.
(1937-1939). Reveninte en Hungarion pro komunista agado oni kondamnis
lin je pundomo. Post la milito li laboris en la centro de Hungara
Komunista Partio. En la prekoncepta proceso kontraŭ László Rajk ankaŭ
lin oni mortkondamnis kaj ekzekutis.
- Budapest VIII. (Józsefváros), tombejo Kerepesi, maldekstra laborismovada tombo-promenejo, ornamtombo.
- Pécs, str. Nagy Lajos király (je starigo de la memortabulo str. Szalai András u.) nr. 15. 1967. Memortabulo
el blanka marmoro. Surskribo: SZALAI ANDRÁS / 1917-1949 / A MAGYAR
MUNKÁSMOZGALOM / TEVÉKENY ALAKJA, / IFJÚ KORÁBAN E GYÁR MUNKÁSA VOLT, /
RÉSZT VETT PÉCS VÁROS / MUNKÁSMOZGALMÁBAN. / HŰSÉGES, FÁRADHATATLAN /
SZOLGÁJA VOLT A NÉPNEK: / ÚGY ÉLT, AHOGYAN IGAZ EMBERNEK / ÉLNIE KELL…
/ 1967 (Szalai András, 1917-1949, agema figuro de la hungara laborista
movado, en sia junaĝo li estis laboristo de tiu fabriko, partoprenis la
laboristan movadon de Pécs, li estis fidela, senlaca servanto de sia
popolo, vivis tiel kiel devas vivi ĉiu envera homo… 1967) ⇒ Romváry:417, ◄◄ Halász Rudolf
|
Memortabulo de Szalai András
|
SZATHMÁRI Sándor (1897-1974)
maŝin-inĝeniero, Esperanta kaj hungara verkisto. Ĉefverko: Vojaĝo al Kazoĥinio. Vicprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1941-1946), faka kunlaboranto de esperantaj vortaroj.
- Budapest XII., tombejo Farkasréti, nr. 32/1-1-angulo. Piramid-forma tombo-monumento.
|
Tombo-monumento de Szathmári Sándor
|
SZÉCHENYI István, grafo (1791-1860)
En la
jaro 1842 tiu grafo en sia akademia parolado menciis la ideon de
universala lingvo. En 1929 tion oni false asertis, ke li pledis por la
Internacia Lingvo, ĉar oni ne distingis je la nocioj universala kaj
internacia. La memortabulo do ne je István Széchenyi, sed je tiu eraro
memorigas nin.
- Budapest XIV. (Zugló), memortabulo sur la muro de
Trafika Muzeo. Originale oni intencis meti ĝin sur la muron de la
akademio MTA, sed tiu instucio malkonsentis tion. Tial oni metis ĝin
sur la muron de Vigadó (placo Vigadó tér nr. 1.) kaj la partoprenantoj
de 21. Universala Kongreso de Esperanto inaŭguris ĝin 1929-08-04. Dum
la sieĝo de Budapest en 1945 tiun domon oni pafadis ĝis kompleta
ruiniĝo, kaj la tabulo neniiĝis. Por starigi ĝin en la kastelo de
Széchenyi-familio en Nagycenk Hungaria Sekcio de Internacia Federacio
de Esperantistaj Fervojistoj preparis ĝian kopion. Sed tiu plano ne
realiĝis, kaj la kopion oni inaŭguris ĉi-loke 1989-04-02. ⇒ Hungara Heroldo. 1929-09-12. B. eld. Nr. 4. p. 10. – Budapeŝta Informilo. 1989. jul-aŭg. p. 1-2. – Csiszár: 11-12.
en maldekstra kampo:
|
| en dekstra kampo:
|
A XXI. / EGYETEMES ESZPERANTÓ KONGRESSZUS / GRÓF
SZÉCHENYI ISTVÁN / EMLÉKÉNEK / NEMZETKÖZI HÓDOLAT A LEGNAGYOBB
MAGYARNAK / AKI 1842 NOVEMBER 27-ÉN A MAGYAR TUDOMÁNYOS AKADÉMIA /
ÜLÉSÉN NEMZETKÖZI NYELV SZERKESZTÉSÉÉRT EMELT SZÓT.
|
| LA XXI-A / UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO /
AL LA MEMORO DE / GRAFO STEFANO SZÉCHENYI / INTERNACIAN HONORESPRIMON
AL LA "PLEJ GRANDA / HUNGARO" KIU PLEDIS POR KOMPILADO DE INTERNACIA /
LINGVO EN LA HUNGARA SCIENCA AKADEMIO LA 27 NOVEMBRO 1842
|
en suba kampo:
|
BUDAPEST 1929 AUGUSZTUS 2-9. / AZ EREDETI EMLÉKTÁBLÁT A VIGADÓ ÉPÜLETÉBEN LEPLEZTÉK LE.
|
SZERDAHELYI István dr. (1924-1987)
instruisto
pri la rusa lingvo, universitata docento. E-isto de 1949. Budapeŝta
universitato ELTE: gvidanto de la fako Esperantaj lingvo kaj
literaturo, kiun li fondis en 1966. Li ellaboris la bazajn dokumentojn
kaj lernolibrojn de tiu fako. Akademio de Esperanto: membro de 1986.
UEA: honora membro de 1983, ILEI: prezidanto de 1985, Hungara
Esperanto-Asocio: vicprezidanto de 1986.
- Balatonalmádi. Tombejo Vörösberény. Tombo-monumento.
- Pécs. Esperanto-parko, en la str. Papnövelde. Memortabulo.
Teksto: SZERDAHELYI ISTVÁN / 1924-1987 / pedagógus, nyelvész, az
eszperantó szakos / egyetemi képzés megszervezője / pedagogo,
lingvisto, universitata / Esperanto-kapabligo / MESZ – EKF Pécs 1910 –
DURA Inaŭgurota en 2010. G. Nagy Róbert.
TAKÁCS József dr. (1890-1944)
kuracisto,
Eisto de 1908, delegito ekde 1923, poste hungaria ĉefdelegito de UEA.
Inter 1911 kaj 1941 ĉiam havis gravan postenon en Hungarlanda
Esperanto-Societo, plurfoje ĉefsekretario, sed retiriĝis pro la
kontraŭjudaj leĝoj. Li kreis Hungarlandan Esperanto-Muzeon, kiun la
instancoj konfiskis kiel judan havaĵon, poste ĝi malaperis. Tagon post
la puĉo de sagokruculoj kune kun aliaj 216 kurcistoj kaj inĝenieroj oni
maŝinpafade murdis ilin en la fosaĵon farigitan de ili mem. La 26-an de
de majo 1946 HES elektis lin porĉiama honora prezidanto.
- Budapest X. (Kőbánya), str. Kozma, juda tombejo. A
Pusztavámnál 1944-ban meggyilkolt és onnan 1947. április 13-án ide
áttemetett 216 orvos és mérnök Tombo-monumento de ĉi tien reentombigitaj 216 kuracistoj kaj inĝenieroj, kiujn oni murdis ĉe Pusztavám en 1944. ◄◄ Karsai p. [A pusztavámi mártírok emlékműve.]
- Nagymaros. Str. Magyar nr. 26., sur lia iama, konfiskita loĝdomo memortabulo.
1983. Teksto: DR. TAKÁCS JÓZSEF / 1900-1944 / A MAGYAR ESZPERANTÓ
EGYESÜLET / EGYKORI FŐTITKÁRA A FASIZMUS ÁLDOZATA / EMLÉKÉRE. / MEMORE
AL LA IAMA ĈEFSEKRETARIO / DE HUNGARA ESPERANTO-SOCIETO / VIKTIMO DE
FAŜISMO / 1983.05.06. / PEST DEPARTEMENTA KOMITATO DE HUNGARA
ESPERANTO-ASOCIO PATRIOTA POPOLFRONTO ◄◄ Radnai
|
memortabulo pri Takács József
|
- Pusztavám. Memortabulo pri 216 kuracistoj kaj
inĝenieroj murditaj ĉe la monto Szőkehegy en 1944. Iliajn restaĵojn oni
reenterigis en 1946 al la tombejo en str. Kozma, Budapest.
TOLNAI Pálné Göndör Rózsi (-1944)
privatoficistino, en sia infanaĝo lernis Esperanton en Hungaria Esperantista Societo Laborista. Ĉefkunlaboranto de Hungara Heroldo,
verkis artikolojn, tradukis novelojn. Komitatano de Hungarlanda
Esperantista Societo (1928-1941), kontrolkomitatano (1943-1944) kaj en
1946 postmorte eleketita porĉiama honora membro.
- Budapest X. (Kőbánya), str. Kozma, juda tombejo, parcelo A., vico 7., nr. 5-38. Tombo-monumento
de 344 virinoj tien ĉi reentombigitaj 1946-05-05, el la amastombo de la
koncentrejo Lichtenwörth (AT). Registronumero de la nomaro: 751/1946.
◄◄ Takács p. [A lichtenwörti mártírok emlékműve.]
UNGÁR Imre (1909-1972)
blinda pianartisto,
profesoro de Muzikarta Altlernejo kun premio Kossuth (1949) kaj premio
Liszt (1962). Kiel entuziasma esperantisto partoprenis la gravajn
Esperanto-aranĝojn kaj ludis muzikverkojn de Bach, Beethoven kaj Chopin.
- Budapest XII., tombejo Farkasréti 27-3-55, urnotombo.
VÁNDOR (pli frue:VENETIANER) Sándor (1901-1945).
Dirigento, komponisto, organizanto de korusmovado. Esperantisto ekde sia infanaĝo.
- Budapest VII. str. Dózsa György nr. 68. Ruĝmarmora memortabulo kun reliefo. 108x173 cm. 1966. Farkas Aladár skulptartisto. ⇒ ◄◄ Hadházy Levente 95
|
Memortabulo de Vándor Sándor
|
- Budapest VIII. (Józsefváros), tombejo Kerepesi nr. 24-1-75, tombo-monumento
1960. Farkas Aladár skulptartisto. Teksto sur la reliefo: [violonkleo]
"S ÉLTE HA VAN ÉLTE MÉG EGY / A PROLETÁR UTÓKORÉ" ("kaj lia vivo, se
estas ankoraŭ unu/ tiu de la proleta postepoko"), sur la tombkovrilo
VÁNDOR SÁNDOR / 1901-1945 ; ◄◄
- Tiszaújváros, str. Hámán Kató nr. 5. Terakota busto. 1985. Farkas Aladár skulptartisto.
VASADY-KOVÁCS Ferenc (1904-1977)
ŝtatsekretario de la Financministerio, prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1947-1948).
- Budapest XII. (Farkasrét), tombejo Farkasréti 6/1-1-56, tombo-monumento.
VEIGELSBERG Hugó alinome IGNOTUS (1869-1949)
ĵurnalisto, kritikisto, verkisto. Ĉefredaktoro de la literatura revuo Nyugat. Diference de aliaj ĵurnalistoj li unue ellernis Esperanton kaj nur poste verkis pri ĝi en 1905 kaj 1911.
- Budapest VIII. (Józsefváros), tombejo Kerepesi 24/1-2-72. Tombo-monumento
István MARTOS. Surskribo: IGNOTUS / KÖLTŐ KRITIKUS / A NYUGAT
FŐSZERKESZTŐJE (Ignotus / poeto kritikisto / ĉefredaktoro de Nyugat).
- Budapest XII. Szilágyi Erzsébet fasor 10. (hátsó front, Városmajori u., Ignotus u.) Memortabulo.
IGNOTUS / 1869-1949 / KÖLTŐ, ÍRÓ, KRITIKUS. A NYUGAT / FŐSZERKESZTŐJE.
AZ ÍRÓI SZABADSÁG, / A VÁROSI IRODALOM, A MODERN KÖLTÉSZET / KIVÁLÓ
HARCOSA / BUDAPEST FŐVÁROS TANÁCSA / 1969 (Ignotus /1869-1949 / poeto,
verkisto kritikisto. De Nyugat / ĉefredaktoro. De la verkista libereco
/ la urbana literaturo, la moderna poezio / elstara batalanto /
Konsilantaro de Ĉefurbo Budapeŝto /1969)
VIKÁR Béla (1859-1945)
Etnografo,
arttradukisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio. Ekde la
1910-aj jaroj esperantisto, komitatano (1920-1928), poste honora membro
(1928-1945) de Hungarlanda Esperanto-Societo.
- Balatonboglár, Kulturdomo. Bronza portretreliefo 55 cm. 1959. Vasas Károly skulptartisto. ⇒ KIL: V/XVIII.
- Budapest XII. (Farkasrét), tombejo Farkasréti nr. 6/1-1-56, tombo-monumento.
- Dunavecse, Kulturdomo. Portretreliefo el bronzo
kaj ŝtono. 103x70 cm. 1984. Vikár kiel maljunulo kubutumanta en
fenestro kaj elrigardanta malproksimen. Eskulits Tamás skulptartisto. ⇒
KIL: E/6.
- Hetes, Vilaĝdomo. Memortabulo, 1959. Teksto: A
község nagy szülötte, Vikár Béla néprajztudós emlékére. Született 1859.
ápr. 1-én. Halála 10. Évfordulóján kegyelettel emlékezik meg róla Hetes
község népe. 1955. Szept. 22. (Je la memoro de la granda etnografo Béla
Vikár, kiu naskiĝis 1859-04-01 en la vilaĝo. Je la deka datreveno de
lia morto piece memoras lin la popolo de la vilaĝo.)
- Pécs, str. Mátyás király nr. 15. Muzikarta Altlernejo. 1965. Memortabulo
el blanka marmoro. Teksto: "Szedtem száz számra igéket, / ezrivel bűvös
beszédet, / fölfejtettem igék titkát, / regék rejtekének nyitját." /
Kalevala 17:617-620 / EBBEN AZ ÉPÜLETBEN / - A VOLT FŐREÁLISKOLÁBAN - /
DIÁKOSKODOTT 1871-1877-BEN / VIKÁR BÉLA / (1859-1945) / FOLKLÓRKUTATÓ,
/ A MAGYAR NÉPDALKUTATÁS ÚTTÖRŐJE, / KALEVALA FORDÍTÓ. / MÚZEUMI HÓNAP
1965. (Mi kolektis centojn da verboj, milojn da sorĉparolojn, solvis
sekreton de verboj, trovis solvon de legendoj." – Kalevala 17:617-620.
En tiu domo, en la iama ĉefreallernejo studis en 1871-1877 Béla Vikár
1859-1945, folkloristo, pioniro de esplorado de la hungaraj
popolkantoj, tradukinto de Kalevala. Monato de la muzeoj 1965.) ⇒ Romváry:398 ◄◄ Halász Rudolf
|
Memortabulo de Vikár Béla
|
ZACHÁR Géza (?-1944)
teknika laboristo de
Nacia Teatro. Notario (1928-1929), poste vicprezidanto (1929-1931) de
Hungaria Esperantista Societo Laborista, komitatano (1938-1942) de
Laborista Sekcio de Hungara Esperanto-Federacio. Partoprenanto de la
rezistmovado en 1944. A sagkruculoj kaptis kaj mortpafis lin.
- Budapest VII., Aleo Városligeti (Gorkij tiutempe), en la vestiblo de la iama sidejo de MÉMOSZ (konstrulaborista sindikato) memortabulo. Kun la nomoj de rezistantoj konstrulaboristaj. Tiun domon oni tute malkonstruis, sorto de la memortabulo estas nekonata.
ZAMENHOF, Lazar Markoviĉ, dr. (1859-1917)
kuracisto,
rusa judo naskiĝinta en la urbo Bjelostok (Grodnoa gubernio, Rusio),
kreinto de la lingvoprojekto Internacia Lingvo, iniciatinto de tiu
lingvo kaj ĝia movado. Li havis plurdek plumnomojn. Lian identecon oni
ofte falsofaras tiel, ke la vortojn Markoviĉ, internacia, juda, rusa, iniciato kaj Internacia Lingvo
oni anstataŭigas per iu alia vorto, kaj tiel "senriproĉigas" Zamenhofon
ankaŭ por diversaj naciistoj, rusofoboj kaj antisemitoj. Tion servas la
ofte kompletaj misinformoj, ekzemple tiel: "la pola Ludwik Zamenhof naskiĝinta en la pola urbo Bjałystok kreis la artefaritan lingvon Esperanto".
- Budapest I. (Tabán), str. Hadnagy, antaŭ la banejo Rác, en Buda ĉe abutmento de la ponto Erzsébet. La postamenton starigis en 1987 s-ino Sarkadi Mária florvendej-posedanto. Surskribo: "DR. L. L. /
ZAMENHOF / AZ / ESZPERANTÓ NYELV / MEGALKOTÓJA" - Dr. L. L. Zamenhof kreinto de la lingvo Esperanto (ĝuste devus esti: L. M. Zamenhof, iniciatinto de la Lingvo Internacia.) La bronzan statuokapon kreis s-ro Gyenes Tamás, en la nomo de Hungara E-Asocio dum la Zamenhof-festo 1959-12-15 transprenis ĝin Kalocsay Kálmán, prezidanto de la Klubo Konkordo, kaj iam poste oni metis ĝin sur la postamenton. En 1996 (1994?) oni ŝtelis la statuon, sed ĝi estis baldaŭ trovita. Oni re-inaŭguris ĝin en 1996. Oni denove ŝtelis la bronzan statuon en 1998, kaj poste oni ne sukcesis plu retrovi ĝin. – En 1999-ben Fondaĵo Esperanto (Szilvási László kaj Gogomán Klára) zorgis pri produktado de nova brusto-statuo, kiun financis Slezák Tamás kaj Edit. La nova busto estis farita el kalko-ŝtono, skupltis ĝin s-ro Berecz Péter, kaj ĝi estis inaŭgurita en kadro de la tiujara Internacia Junulara Kongreso, IJK, la 12-an de aŭgusto en 1999. •• Fonto-1: Népszabadság 2005-07-09. p. 16. •• Fonto-2: Szilvási László
|
|
La originala statuokapo de Zamenhof
| La nova busto de Zamenhof
|
- Budapest VI. (Terézváros), str. Andrássy nr. 27., ejo
de HEA. Je la ĉeso de la ej-luo la busto estis forportita al Söjtör
kune kun la arkivo de HEA. Gipsa kopio de busto en la VIII. distrikto.
- Budapest VIII. (Józsefváros), bvd. Múzeum nr. 4. domo
D. teretaĝo, biblioteko de la Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata
Lingvistiko de ELTE. 1997-12-15. Busto. Harcsa Boglárka kreis
laŭ la mendo de Károlyné KÖDMÖN, inaŭgurita dum la Zamenhof-festo. Ĝia
originala loko estis en la str. Papnövelde nr. 1. etaĝo 2., koridoro.
De tie oni transloĝigis ĝin en 2000 kune kun la Katedro al la bulvardo
Múzeum.
- Budapest XIX. (Kispest), Leiningen u. 4., a
Kulturális Eszperantó Szövetség és az Eszperantó Alapítvány irodája. A
Budapest I. ker. (Tabán), a Rác-fürdő előtti Eszperantó Parkban
található mellszobor gipszből készült eredeti modellje (1999, IJK). • ⇒ Forrás: Szilvási László
- Dombóvár, Kulturdomo, etaĝo 1. apud la pordo nr. 4. sz. memortabulo
el verda granito. Sur ĝu Zamenof-portreto faris per sabloenblova
tekniko kaj malhela arĝentkolora farbo G. Nagy Róbert. 2006-09-20.
Teksto: LAZAR LUDWIG ZAMENHOF / 1859-1917 / AZ ESZPERANTÓ NYELV
ELINDÍTÓJA (Ĝuste devus esti: Lazar Markoviĉ Zamenhof, iniciatoro de
Lingvo Internacia.) Sub ĝi sur vitrotabulo: Ebben a teremben működött a
/ Dombóvári Eszperantó Klub / A tábla Nagy Róbert Jenő ("gida") / a
Dél-dunántúli Regionális Eszperantó Alapítvány elnökének ajándéka. (En
tiu salono funkciis Esperanto-Klubo de Dombovár. La tabulo estas donaco
de Róbert Jenő Nagy, prezidanto de Sud-Transdanubia Regiona
Esperanto-Fondaĵo. [Devus esti senerare: Sud-Transdanubia Regiona
Fondaĵo.])
- Debrecen, str. Zamenhof. 1961. Memortabulo.
Teksto: A BÉKE ÉS A NÉPEK BARÁTSÁGA / KIEMELKEDŐ HARCOSÁNAK, / DR.
ZAMENHOF LAJOS / LENGYEL ORVOS (1959-1917) AZ / ESZPERANTO / NEMZETKÖZI
NYELV ALKOTÓJÁNAK / EMLÉKÉRE /. Emeltették a debreceni / vasutas
Eszperanto / Körök / 1961 – (Je la memoro de elstara batalanto de paco
kaj amikeco de la popoloj, d-ro Lajos Zamenhof pola kuracisto,
1859-1917, kreinto de la Lingvo Internacia Esperanto. Starigis la
fervojistaj Esperanto-rondoj en Debrecen. 1961.) – (Ĝuste devus esti:
Lazar Markoviĉ Zamenhof, rusa-juda kuracisto, iniciatoro de la
Internacia Lingvo Esperanto.) ⇒ ◄◄ Rölinger 56
- Eger, En la mezo de la promenejo Eszperantó, en la urbocentro memortabulo.
Teksto: AŬTORO DE LINGVO / ESPERANTO / ZAMENHOF / AZ ESZPERANTÓ NYELV /
MEGALKOTÓJA / 1859-1917 – (Ĝustigo: Zamenhof estis ne aŭtoro, sed
iniciatoro de Esperanto.) ◄◄
|
|
Debrecen: Zamenhof memortabulo kaj strato
| Eger: promenejo Eszperantó. Zamenhof-memortabulo
|
- Gyula, str. Hétvezér. Memorloko. 1973-07-08. Inaŭgurparolis
Béla Berceli, ĉefsekretario de Hungara Esperanto-Asocio, okaze de la
malferma tago de la 11. Internacia Somera Universitato al la
partoprenantoj. Projektis Gortka István. Postamento el griza betono,
balnaka, ĉizita memortabulo. Surskribo: ZAMENHOF / 1859-1917 /
AZ ESZPERANTÓ NYELV KEZDEMÉNYEZŐJE / EMLÉKÉNEK / AL LA MEMORO DE /
ZAMENHOF / INICIATORO DE ESPERANTO / GYULA IFJÚ ESZPERANTISTÁI (La
lastaj vortoj: junaj esperantistoj de Gyula) ⇒ Gyulai Hírlap.
1973-02-05. p.1., Tizenkét nemzet eszperantistái Gyulán. Felavatták a
Zamenhof emléktáblát. = 1973-07-10. p.1. ⇒ Cser: 53 – ◄◄ (távol)
http://www.gyula.hu ◄◄ (közel) Bálint Magdolna
|
|
|
Gyula, str. Hétvezér: Zamenhof-memortabulo
|
| la memortabulo de proksime
|
- Makó, Parko Petőfi. Memorŝto. 1987. Surskribo
[en la maldekstra kampo:] ESZPERANTÓ FA. / ZAMENHOFNAK, A NEMZET- /
KÖZI NYELV ALKOTÓJÁNAK / EMLÉKÉRE, HALÁLÁNAK / 50-IK ÉVFORDULÓJA ALKAL-
/ MÁBÓL ÜLTETTÉK A MAKÓI / ESZPERANTISTÁK. / 1964.04.14. [a jobb
mezőben:] ESPERANTO ARBO / POR MEMORO DE ZAMENHOF / LA KREINTO DE LA
INTER- / NACIA LINGVO OKAZE DE / 50-A DATREVENO DE SIA / MORTO PLANTIS
LA ESPE- / RANTISTOJ DE MAKÓ. / 14.04.1987. – (Ĝustigo: Zamenhof estis
ne kreinto, sed iniciatinto de Lingvo Internacia.) ◄◄ Szekeres Mihály
|
Makó: Memorŝtono de Esperanto-arbo
|
- Miskolc, str. Zámenhof 1960-05-14. 80x120 cm memortabulo.
Inaŭguris Lajos Kökény. Surskribo: ZAMENHOF L. LAJOS lengyel szemorvos
(1859-1917) az ESPERANTO NYELV megalkotója. Ez a NEMZETKÖZI NYELV a
népek barátságát és a VILÁGBÉKÉT szolgálja. – (L. Lajos Zamenhof, pola
okulkuracisto, 1859-1917, kreinto de Lingvo Internacia. Tiu internaica
lingvo servas la amikecon de popoloj kaj la mondpacon.) – (Ĝustigo: ne
kreinto, sed inaciatoro estis Lazar Markoviĉ Zamenhof, rusa-juda
okulkuracisto.) – La loĝantoj de la domo forigis la hokon de apud la
tabulo, do oni ne povas meti tien florkronon. ⇒ ◄◄ pri la inaŭguro:
Heroldo de Esperanto. nr.1309. 1960-09-16. p. 1. – Adolf Holzhaus:
Granda Galerio Zamenhofa. 2. Fondumo Esperanto, 1978. p.57., 363 ◄◄
- Miskolc, ĉe la komenco de str. Zámenhof, kontraŭ la maŝinfaka mezlernejo, sur la muro de varmocentralo. Memortabulo
el metalo. Renovigis: Amika Rondo Király Lajos, inaŭguro: 2006-12-16.
Surskribo: Dr. ZÁMENHOF L. LAJOS / 1859-1917 / varsói szemorvos / az /
ESZPERANTÓ / nemzetközi nyelv megalkotója / 1887 – (D-ro L. Lajos
Zamenhof, 1859-1917, okulkuracisto en Varsovio, kreinto de Lingvo
Internacia 1887.) – La nomo ĝuste devus esti Lazar Markoviĉ Zamenhof.
Li estis ne kreinto, sed iniciatoro de Lingvo Internacia. ⇒ ◄◄ ĝis 2006
◄◄ de 2006
|
Miskolc: Zamenhof -memortabulo
|
- Pécs. Str. Papnövelde (en la tempo de starigo de la
memoro str. Kulich Gyula), en la fino de parko Esperanto memorŝtono
Zamenhof el marmoro de Siklós, sur ĝi bronza reliefo. 1966.
Nowotarski István. Surskribo: ZAMENHOF. Je la iniciato de grupo de
Hungara Esperanto-Asocio en Pécs, okaze de Internacia Junulara
Esperanto-Kongreso Konsilantaro de la urbo Pécs la ĝis tiam sennoman
parkon nomumis kaj starigis tie la memoron. ⇒ Romváry:355 ◄◄ Halász
Rudolf, ◄◄
|
Pécs: Zamenhof-memortabulo
|
- Pécs. Str. Papnövelde, Eszperantó park. Memortabulo.
Teksto: Lazar Markovics Zamenhof / 1859-1917 / az eszperantó nyelv
elindítója / iniciatinto de la lingvo Esperanto / MESZ – EKF Pécs 2010
DURA Inaŭgurota en 1910. G. Nagy Róbert.
- Szeged. Placo Dóm nr. 1-4., Biblioteko Somogyi, Eszperantó-kolekto. Gipsa busto. Nun pro lokmanko en la deponejo.
B.) ORGANIZAĴOJ, EVENTOJ KREAĴOJ
10. Internacia Renkontiĝo de Esperantistaj Naturamikoj
- Abaliget
Rombo-forma memorŝtono. Apud la
enirejo de la ŝtonguta groto Abaligeti. 1977. Sur ĝi supre verda
kvinpinta stelo (kies bazkoloro estis ruĝa kaj forfrotiĝas de sur ĝi la
verda farbo.) Sub ĝi la teksto de la memortabulo: ESZPERANTISTA
TERMÉSZETBARÁTOK / 10. NEMZETKÖZI TALÁLKOZÓJA / EMLÉKÉRE ÁLLÍTOTTA /
1977-ben / MAGYAR TERMÉSZETBARÁT / SZÖVETSÉG / MAGYAR ESZPERANTÓ /
SZÖVETSÉG. – (Memore al la 10-a Internacia Renkontiĝo de Esperantistaj
Naturamikoj starigis en 1977 Hungara Naturamika Asocio, Hungara
Esperanto-Asocio. ⇒ ◄◄ Fődi Katalin
|
Memorŝtono starigita je honoro de esperantistaj naturamikoj
|
14. Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso, 1962.
- Aggtelek
groto Baradla, sur la mur de la ĉambrego
memortabulo je la memoro de la koncerto de honoro de la partoprenantoj
de la 14. Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en majo de 1962 en
la groto Baradla 1963-06-02. Inaŭguris K. G. de Jong, prezidanto de
Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, kaj ankaŭ tiam okazis
koncerto en la groto antaŭ la publiko konsistanta el 400 personoj.
Teksto: A NEMZETKÖZI VASUTAS ESZPERANTÓ SZÖVETSÉG —IFEF— / BUDAPESTI
14. KONGRESSZUSÁN 20 ORSZÁGOT KÉPVISELŐ / 1000 DELEGÁTUS 1962. MÁJUS
8-I AGGTELEK JÓSVAFŐI / LÁTOGATÁSÁNAK ÉS A DEBRECENI MÁV. FILHARMÓNIKUS
/ ZENEKAR NAGYSIKERŰ BARLANGI HANGVERSENYÉNEK / EMLÉKÉRE ÁLLÍTOTTÁK / A
MAGYAR VASUTAS ESZPERANTISTÁK / MEMORE PRI LA VIZITADO EN
AGGTELEK-JÓSVAFŐ KAJ / PRI LA BONSUKCESA GROATA KONCERTO DE LA FERVOJA
/ FILHARMONIA ORKESTRO DE DEBRECEN, ARANĝITA LA / 8-AN DE MAJO 1962,
POR 1000 PARTOPRENANTOJ EL / 20 LANDOJ OKAZE DE LA 14-A KONGRESO DE LA
INTER- / NACIA FEDERACIO ESPERANTISTA FERVOJISTA EN / BUDAPEŝTO,
STARIGIS / LA HUNGARAJ FERVOJISTAJ ESPERANTISTOJ. ⇒ K.G. de Jong:
Denove en Hungarujo. = Hungara Fervojista Mondo. 1963. nr. 2. p. 28. ◄◄.
|
Memortabulo en Aggtelek
|
51. Universala Kongreso de Esperanto, 1966.
- Budapest XIV.
Városliget, ĉe la promenejoj Olof Palme
kaj Dvorzsák, proksime al la trolebushaltejo oni starigis la
memorŝtonon hazarde trovitan dum terlaboroj. Nuntempe ĝi estas malantaŭ
la trafikmuzeo. 1966. Memorŝtono ĉ. 60x40x40 cm, kuŝanta sur la
pli linga flanko, la supra flanko rondigita. Amikoj de Esperanto
starigis je la honoro de Universala Kongreso en Budapeŝto. ⇒ Fontoj:
Csiszár Ada, Hideg Sándor.
Direkto- kaj distancmontril-kolono
- Baks 2009-08-02.
Sur 6 metrojn alta kolono 21 direktomontriloj
de urboj kun distanco en km, sur la pinto ventokoko el forĝita koko.
Sur unu tabulo montranta ambaŭdirekten nur la surskribo ESPERANTO.
Iniciatinto: András Somogyi, instruisto pri geografio, esperantisto.
Verko de la forĝisto László Jenei. Financis la aŭtonomio kaj pluraj
vilaĝanoj.
http://www.delmagyar.hu/szeged_hirek/6_meteres_oszlopot_avattak_bakson/2109477/
Esperanta memormuro (projekto)
Esperanto-fonto
- Miskolc (Lillafüred)
Nigra marmora memortabulo.
Surskribo: Eszperantó forrás. 1977. Pli frua nomo: Rovienka.
Koordinatoj: 48.108817 20.613367. Sur bonkvalita masonaĵo nigra
marmortabulo kun la teksto: ESZPERANTÓ FORRÁS / 1977. Pli malfrue la
masonadon oni devis plifortigi per plia masonado antaŭ ĝin, lasanta
parton de la malnova piliero kaj la tabulon. La nova formo jam ne estas
tiel bela. Antaŭflanke estas spuroj de malmuntita tabulo. Prizorganto
de la fonto: DVTK Naturamika Fako. Aliro: apud la lago Hámori
bonetosa promenvojo laŭ la signo P aŭ K+. Paralele super ĝi estas la
fervojo etspura. Ni atingos la ŝtonan kulverton, tra kiu fluas la akvo
sub la fervojo al la lago Hámori. Tie estas ripozejo kun benkoj. De tie
maldekstren supren serpentumas la vojo al la fervojo, kaj pluen
serpentumante atingas la fonton. Super la lago ne kondukas vojo al la
ripozejo de la fonto. Kiam ne estas foliaro, la lago videblas.
Bonkvalita akvo kun memkonstuiĝinata maldika torento. La medio ne estas
prizorgata. La trinkakvo originas el la lago en la fino de la groto
Létrási-Vizes. ⇒
Vidu ankoraŭ: Esperanto-fonto Julio Baghy, Esperanto-fonto Kálmán Kalocsay
Lingvo Internacia Esperanto
Lazar Markoviĉ
Zamenhof publikigis ĝian projekton en Varsovio RU, en 1887. Laŭ lia
iniciato estiĝis la Esperanto-movado, kiu lingvigis la projekton kaj
ricevis rekonon kaj apogon de UNESKO. Aplikantoj de la lingvo estas la
esperantistoj, inter kiuj estas ekzemple la premiita per ekonomia
Nobel-premio profesoro Reinhardt Selten kaj la plurobla ŝakmondĉampiono
Zsuzsa Polgár.
- Budapest I.
str. Hadnagy, ĉe la banejo Rác. 1967. Korniss Dezső skulptisto kaj Egon Pfannl kaj András Rácz arkitektoj. Ornamputo,
bronza rozo, sed finaĵo de la tubo restis. Diametro de la puto 270 cm.
Sur la fundo rompita blanka-nigra marmora mozaiko. Sur la rando
kvinpinta stelo kun la litero E. Oni rekonstruas la tuton. ⇒ Hadházy
103, a mozaik képe. ◄◄
|
Mozaiko de ornamputo
|
- Dunaújváros str. Eszperantó nr. 1. Memortabulo
el verda marmoro. 1987-05-30. Festparolis d-ro József Pál,
ĉefsekretario de HEA, inaŬguris ĝin Sándorné Csima, sekretario de la
urba Patriota Popolfronto. Teksto: 100 ÉVES AZ ESZPERANTÓ / 1887 [ötágú
csillag, benne E betű] 1987 / 30 ÉVES A DUNAÚJVÁROSI / HALADÁS /
ESZPERANTÓ CSOPORT (100 jara estas Esperanto 1887 – kvinpinta stelo,
litero E en ĝi – 1987, 30 jara estas la E-grupo Haladás. ⇒ Emil Máthé:
Nova memortabulo en urbo Dunaújváros. = Budapeŝta Informilo. 1987. jul-aŭg. 25.
|
Mamortabulo en Esperanto-strato de Dunaújváros
|
- Esztergom
str. Eszperantó nr. 17. Dulingva memortabulo
el verda granito. La inaŭguron oni planis 2006-05-20, sed tio ne okazis
pro manko de oficiala arkitekta permeso. La tabulo estas deponita en la
urbo Tata, ĉe Károlyné Ködmön. ⇒ Nova Espero. (Szolnok) 2006. jun. p. 5.
- Győr
str. Eszperantó nr. 38., sur la muro de Financa Komandejo memortabulo
el blanka marmoro. 1987. Teksto: ESZPERANTÓ / AZ EGYETLEN SEMLEGES
NYELV MELYET / DR. L.L.ZAMENHOF LENGYEL ORVOS ALKOTOTT / MÁSODIK
ANYANYELVKÉNT A NEMZETEK KÖZÖTTI / MEGÉRTÉS ÉRDEKÉBEN. A LÉTREHOZÁS
100. / EVFORDULÓJÁN 1987-BEN ÁLLITTATTA / HNF VÁROSI BIZOTTSÁG,
VÁROSSZÉPÍTŐ EGYESÜLET, / GYŐR ESZPERANTISTÁI. (Esperanto la sola
lingvo neŭtrala kiun kreis d-ro L. L. Zamenhof pola kuracisto por esti
dua gepatra lingvo ◄◄ Horváth József
|
|
Memortabulo en Esperanto-strato de Győr
|
- Kalocsa
str. Eszperantó. Memortabulo
- Makó
str. Eszperantó nr. 1. Memortabulo
centenaria el kupro, 2 m alte. 1987. 25x50 cm, tre malpura. Teksto [en
insigno Esperanto]: 1887 JUBILEO DE ESPERANTO 1997 Kun permeso de la
posedanto starigis Mária Tilimpás kaj Mihály Szekeres. ◄◄ Szekeres
Mihály
|
Memortabulo en Makó
|
- Miskolc
str. Zámenhof. Memortabulo el ruĝa
marmoro, kun oraj literoj. 1987. AZ ESZPERANTÓ NYELV / MEGALKOTÁSÁNAK /
100 ÉVES / ÉVFORDULÓJA TISZTELETÉRE / 1887-1987 / A [BORSODI?]
ESZPERANTISTÁK (Je honoro de 100-a datreveno de kreo la lingvo
Esperanto. 1887-1987. Esperantistoj de Borsod.) ⇒ ◄◄ Pásztor Lászlóné
Esperanto-parko
- Budapest I. (Tabán)
str. Hadnagy, ĉe la banejo Rác. Memorŝtono,
kalkokubo. 1966-08-05. Kőfalvi Gyula. Starigis la ĉefurbo kaj Hungara
Esperanto-Asocio en ĉeesto de 500 partoprenantoj de 51. UK. Festparolis
Aleksiev Nikola, prezidanto de Mondpaca Esperantista Movado kaj parolis
dr. József Dezső, prezidanto de plenumkomitato de la Konsilantaro de
I-a distrikto. Laŭ la intencoj tiam estintus la nomdono, tamen tio ne
okazis, ĉar ne estis kontentige preparita, do ĝi ne iĝis
Esperanto-parko. Sur la memorŝtono kvinpinta stelo kun litero E kaj la
teksto: ESPERANTA PARKO 1966 / ESZPERANTÓ PARK 1966. [Flanke:] JE LA
MEMORO DE LA INTERNACIA KUNLABORO KAJ PACO OKAZE DE LA 51-A UNIVERSALA
KONGRESO DE ESPERANTO [sur la kvar flankoj alternante hungare kaj
Esperante.] ⇒ Hungara Esperantisto. 1966. sep. AldonaĴo. 51-a Universala Kongreso de Esperanto. p.17-18; ⇒ Hungara Fervojista Mondo. 1966. nr. 4. p. 61. (kun fotoj). – ◄◄ HFM 1966 p. 61.
|
|
Memorŝtono de UK en 1966 be Budapest, Esperanto-parko
|
- Miskolc(-Tapolca)
nomtabuloj kun la teksto
ESZPERANTÓ PARK kaj ESPERANTO PARKO, de sur la gazono de apudbaneja
parko oni metis ilin sur la barilon de Akvouzino, apud la Termo- kaj
grotbanejo. Iom poste oni forigis ilin. Pli poste la hungarlingvan
tabulon on metis sur elektran maston sur la str. Győri kapu, proksime
al la placo Szt. Anna. Ĉe Esperanto-parko en la jaro 2007 oni metis la
nomtabulojn en ambaŭ direktojn, kaj ili estas bone videblaj. ⇒ ◄◄
Pásztor Lászlóné ◄◄ Pásztor Lászlóné
|
La estinta Esperanto-parko
|
- Pécs
Esperanto-parko, en la str. Papnövelde (en la tempo
de starigo de memoro str. Kulich Gyula). Okaze de Internacia Junulara
Esperanto-Kongreso je iniciato de grupo de Hungara Esperanto-Asocio la
Konsilantaro de la urbo Pécs la ĝis tiam sennoman parkon nomis
Esperanto-parko kaj strigis tie Zamenhof-memoron. Samtempe oni starigis
memortabulon kun la teksto: ESZPERANTÓ PARK / A 22. Nemzetközi
Eszperantó / Ifjúsági Kongresszus / alkalmából 1966. július 25-én /
ezer résztvevő jelenlétében / avatta fel / Pécs m. Város Tanácsa
(Esperanto-parko. 1966-07-25 en ĉeesto de mil partoprenantoj de 22.
Internacia Junulara Esperanto-Kongreso inaŭguris Konsilantaro de Pécs.)
2009-2010: renovigo de la parko, senbarigo de la enirejo, renovigo de
la strato Esperanto. Teksto de memortabulo: Eszperantó emlékfal / Esperanta memormuro
Inaŭgurota en 1910. G. Nagy Róbert La opajn memortabulojn InaŭgurotaJN
en 1910. far G. Nagy Róbert, vidu ĉe Baghy, Bálint, Bleier, Giesswein,
Kalocsay, Kökény, Lengyel, Szerdahelyi kaj Zamenhof. Krome vidu ĉe
Lajos, Pechan, Pallosné, kies komuna mamortabulo kun la teksto
A PÉCSI ESZPERANTÓ MOZGALOM / KIEMELKEDŐ SZEMÉLYISÉGEI / EMINENTULOJ DE
LA ESPERANTMOVADO EN URBO PÉCS / LAJOS GYULA / 1877-1955 / kanonok,
Pécs város első eszpeantistája / kanoniko, la unua esperantisto de urbo
Pécs / PECHAN ALFONZ / 1902-1994 / szótárak, tankönyvek szerkesztője /
redaktoro de vortaroj, lernolibroj / PALLÓS ISTVÁNNÉ / 1922-1995 /
mozgalomvezető – movadestro / SOPIANAE ESZPERANTÓ KLUB EKF Pécs 2010
Inaŭgurota en 1910. G. Nagy Róbert ⇒ ◄◄
|
|
Memortabulo sur muro de Esperanto-parko en Pécs
|
Junulara Esperantro-Renkonto 1980.
- Tata
Promenejo Tópart. Memorŝtono.
1980-05-04. Teksto: [en blanka kvinpinta stelo rondforma litero E] / A
TATÁN RENDEZETT / 1980. ÉVI IFJÚSÁGI / ESZPERANTÓ TALÁLKOZÓ / EMLÉKÉRE
/ TATA ESZPERANTISTÁI / MEMORE AL LA JUNULARA / ESPERANTO / RENKONTO EN
TATA 1980 / ESPERANTISTARO DE / TATA ⇒ Budapeŝta Informilo. 1980. jun. p. 2. – Wehner 68, ◄◄
|
Memorŝtono en Tata
|
Esperanto-movado en la urbo Kalocsa
- Kalocsa
angule de la stratoj Eszperantó kaj Magtár monumento.
1983-07-20 sur betona fundamento. Teksto [sur la maldekstra kolono:] JE
LA ESTIMO DE / SEPDEKJARA /ESPERANTA / MOVADO KALOĈANA / LA
PARTOPRENANTOJ / DE LA I-A / VERDA OLIMPIKO / 1983 [sur la dekstra
kolono:] A HETVEN ÉVES / KALOCSAI / ESZPERANTÓ MOZGALOM / TISZTELETÉRE
/ AZ I. ZÖLD OLIMPIA / RÉSZTVEVŐI / 1983. La 25-jara Internacia
Esperanta Sak-Ligo 1983-07-20/29 en Kalocsa aranĝis la unuan Verdan
Olipion per esperantistaj ŝakistoj. En la unua tago de la olimpio post
demonstracio oni inaŭguris tiun Esperanto-memorlokon. ⇒ Budapeŝta Informilo. 1983. feb. p. 18., sep. p. 7.
Lingvo Internacia revuo
Hungaria Societo de Esperantistaj Laboristoj, grupo XXIV. (Hódmezővásárhely)
- Hódmezővásárhely
str. Mária Valéria (en la tempo de memortabul-starigo Ságvári Endre) nr. 4., sur la muro de bazlernejo. 1975. Memortabulo.
Teksto: EN 1925 EN ĈI TIU DOMO KOMENCIS SIAN AGADON LA LOKA / GRUPO DE
LA HUNGARIA ESPERANTISTA SOCIETO LABORISTA. / 1925-BEN EBBEN AZ
ÉPÜLETBEN KEZDTE MEG TEVÉKENYSÉGÉT / A MAGYARORSZÁGI ESZPERANTISTA
MUNKÁSOK EGYESÜLETE / HELYI CSOPORTJA. / AZ ÖTVENEDIK ÉVFORDULÓ
TISZTELETÉRE ÁLLÍTOTTA / A VÁROSI TANÁCS (Lasta frazo: Je honoro de la
50-a datreveno starigis la urba konsilantaro.) ⇒ ◄◄
|
Memortabulo en Hódmezővásárhely
|
Hungarlanda Esperanto-Kongreso, 1976
- Komló
placo Eszperantó, malantaŭ la urbodomo. Sur la muro de urbodomo estas startnomtabulo, kiu samtempe estas memortabulo
(1976). Teksto: ESZPERANTÓ TÉR / Nevét, az 1976-ban / Komlón rendezett
/ Országos Eszperantó Kongresszus / emlékére kapta. (Esperanto-placo
sian nomon ricevis je memoro de Landa Esperanto-Kongreso en 1976.) –
Kroniko de la 26-a Hungarlanda Esperanto-Kongreso KOMLÓ 1976-06-25/27.
= Budapeŝta Informilo. 1976. aŭg. p. 1-4. – Sur la foto (p.5.) en la
sama loko videblas alia tabulo! ⇒ ◄◄ Kovács János
Paco, mondpaco Memorŝtonoj starigitaj je planto de "pacarboj".
- Kecskemét
Árpádváros, ĉe la str. Reile Géza kaj Tóth László, ĉ. 100 m de la
bulvardo Árpád al la direkto de la centro. En la programo de la 16.
Junulara Esperanto-Renkontiĝo estis planto de Arbo de la paco kaj starigo de memorŝtono. 1987-04-07. Teksto: A BÉKE FÁJA / ARBO DE LA PACO / JER 1984 ◄◄ Vörös László, ◄◄ Vörös László
|
Memorŝtono de Arbo de la paco
|
- Miskolc
Memortabulo en la iama placo Esperanto
(de 1999 Szent Anna), kontraŭ Esperanto-parko sur dommuro, apud la
stacidomo de la jam ĉesinta etspura fervojo LÁEV. Pro la malkonstruo de
la domo oni metis la tabulon sur la muron de str. (komenciĝanta ĉe la
placo) Bársony János nr. 1. 1957 Teksto: [kvinpinta stelo] / A NÉPEK
KÖZÖTTI / KÖLCSÖNÖS MEGÉRTÉS ÉS A / VILÁGBÉKE NYELVE, AZ / ESZPERANTÓ /
MEGJELENÉSÉNEK / 70. ÉVFORDULÓJA / EMLÉKÉRE. / 1957. JUL. 13. (Je la
memoro de 70. datreveno de apero de Esperanto, lingvo de interpopola
konsento kaj mondpaco.) ⇒ ◄◄
|
|
Memortabulo de la eksa placo Esperanto
|
- Szeged
parko Móra, malantaŭ la muzeo, proksime al la rivero oni plantis pacarbon kaj starigis memorŝtonon el kalko. 1974. Ĉizita teksto: ARBO DE PACO / [ĉizita kvinpinta stelo, en ĝi packolombo] 1974 ◄◄ Rátkai Árpád, ◄◄ Rátkai Árpád
- Székesfehérvár
placo Eszperantó. Memortabulo.
1972. Teksto: PER LA INTERNACIA LINGVO ESPERANTO POR LA MONDPACO! AZ
ESZPERANTÓ NEMZETKÖZI NYELVVEL A VILÁGBÉKÉÉRT! SZÉKESFEHÉRVÁR EZERÉVES
FENNÁLLÁSA ÉVÉBEN AZ ESZPERANTÓ TÉR ELNEVEZÉS ALKALMÁBÓL HELYEZTÉK EL E
TÁBLÁT A VASUTAS ESZPERANTISTÁK – 1972 (Lasta frazo: Okaze de miljariĝo
de Székesfehérvár starigis la tabulon la fervojistaj esperantistoj.)
|
|
Memorŝtono de Arbo de paco en Szeged
| Memortabulo de Esperanto-placo en Székesfehérvár
|
Saluto
- Komárom
Stacidomo, sur muro de veturilejo, bone
videbla kaj de la perono, kaj el la vagonoj. Kelkajn tagojn antaŭ la
komenco (2004-08-29) de 27. Universitata Sesio de Internacia Scienca
Akademio San Marino en Komarno, oni starigi trilingvan saluttabulon.
Apud ĝin Hungara Fervojista Esperanto-Societo metis Esperantlingvan
salut-tabulon laŭ la iniciato de Tibor Kristály kun permeso de fervojo
MÁV. Teksto: BONVENON / KARAJ VOJAĜANTOJ! sur ĉ. 150x60 cm blankan
mataltabulon gluita plastfolio.
Sud-Transdanubia Regiona Fondaĵo (DURA)
- Dombóvár
Civila oficejo. Memortabulo el verda
granito. Teksto: DUNÁNTÚLI REGIONÁLIS / ESZPERANTÓ ALAPÍTVÁNY /
DOMBÓVÁR / MMV. (Transdanubia Regiona Esperanto-Fondaĵo. Dombóvár.
[Senerare devus esti: DÉL-DUNÁNTÚLI REGIONÁLIS ALAPÍTVÁNY
(Sud-Transdanubia Regiona Fondaĵo)]) Meze Zamenhof-portreto rigardanta
maldekstren. Kreis G. Nagy Róbert per sabloblova tekniko kaj malhela
arĝentkolora farbo. 2005. ◄◄ G. Nagy Róbert.
- Dombóvár
Kulturdomo, etaĝo 1. apud la pordo nr. 4. (apud la Zamenhof-memortabulo el verda granito) granita memortabulo.
2006-11-29. Surskribo: Az eszperantó nyelv "öregei" / Dombóváron: /
Lehman György / Borza József / Dr. Réh Dezső / Dr. Réh Dezsőné / Dr.
Gyöngyössy György / Audi Sándor / Betegh Imre / DURA (La grandaj
"aĝuloj" de lingvo Esperanto en Dombóvár).
- Dombóvár
Stacidomo, muro al la perono granittabulo.
Kreis G. Nagy Róbert. Teksto: La mondo estas ekkonebla. A világ
megismerhető. DURA 2007. ESPERANTO. (Erara teksto, devus esti: La mondo
estas konebla)
- Dombóvár
Lernejcentro Szent Orsolya. Granittabulo.
Kreis G. Nagy Róbert. Teksto: ĈAR LA MONDON ONI DEVAS KONI. A VILÁG
MEGISMERHETŐ. ESPERANTO. (Erara teksto, devus esti: Ĉar la mondo estas
konebla.)
Tatabánya-memorŝtono
- Tatabánya
Memorŝtono. 1997. Antaŭ 50 jaroj
unuiĝis kvar vilaĝoj (Tatabánya, Bánhida, Alsógalla, Felsőgalla). Sur
la memorŝtonoj inter la donacintoj estas: MAGYAR ESZPERANTÓ SZÖVETSÉG
(Hungara Esperanto-Asocio). La Esperanto-grupo kolektis ĉ. 8 mil
forintojn por planti arbon.
www.eszperanto.lap.hu
- Dombóvár. Interreta Klubo de Urba Biblioteko 2006-11-06. Verda marmora memortabulo.
45x45 cm, per sabloblova tekniko faris gxin G. Nagy Róbert. Teksto: /
www.eszperanto.lap.hu / [super ĝi la origina desegno eldonita sur
poŝtmarko en Ĉinio en 1987] bluaj longitudoj kaj latitudoj, inter ili
kvin surskriboj ESPERATO. • Forrás: G. Nagy Róbert
Renovigo de Zamenhof-statuo
- Budapest I.
str. Hadnagy. ĉe la Rác-banejo, antaŭ la Zamenhof-statuo. 1999. Ruĝmarmora memorŝtono.
Teksto supre: 1999, antaŭe: HELYREÁLLÍTOTTÁK AZ 55. NEMZETKÖZI IFJÚSÁGI
KONGRESSZUS RÉSZTVEVŐI (rekonstruis la partoprenantoj de 55. Internacia
Junulara Kongreso) ⇒ Csiszár:9
Laŭurba listo
- Eksterlandaj urboj kun pastelflava fono.
- La signo † montras ĉesintan memorlokon.
1. | Abaliget | E-istaj naturamikoj
|
2. | Abaújszántó | Kalocsay, Kalocsay
|
3. | Aggtelek | Internacia Kongreso
|
4. | Alap | Baranyai
|
5. | Baja | Babits
|
6. | Baks | Direkto- kaj vojmontril-kolono
|
7. | Balatonalmádi | Szerdahelyi
|
8. | Balatonboglár | Vikár
|
9. | Balatonlelle | Schulek, Schulek
|
10. | Békéscsaba | Kulich, Kulich, †Kulich, Stromfeld, Stromfeld
|
11. | Brestovec / Szilas, SK | Pázmány, Pázmány
|
12. | Budapest? | Kilián
|
13. | Budapest I. | (Burgo): Babits, Babits, Babits, Babits, (Tabán): Eszperantó, Eszperantó-park, Kosztolányi, Zamenhof, Zamenhof-szobor-helyreállítása
|
14. | Budapest II. | Kalocsay
|
15. | Budapest III. | (Óbuda-Békásmegyer): Bárczi
|
16. | Budapest V. | (Belváros): Erdey, †Robicsek
|
17. | Budapest IV. | (Újpest): Babits?, Langlet
|
18. | Budapest VI. | (Terézváros): †Hámán, †Rajczi, Zamenhof
|
19. | Budapest VII. | (Erzsébetváros): Baghy, Karinthy, Vándor, †Zachár
|
20. | Budapest VIII. | (Józsefváros):
Babits, Babits, Baghy, †Giesswein Hámán, Hules, †Jakab, Karinthy, Kiss,
Korach, Kossa, Kulich, Kulich, Nezvál, Stromfeld, Szalai, Vándor,
Veigelsberg, Zamenhof
|
21. | Budapest IX. | (Ferencváros): Kosztolányi
|
22. | Budapest X. | (Kőbánya): Rubinyi, Takács, Tolnainé
|
23. | Budapest XI. | (Újbuda): Karinthy, Karinthy, Kosztolányi, †Szakasits
|
24. | Budapest XII. | (Farkasrét): Bárczy, Dienes, Rajczi, Szakasits, †Szakasits, Szathmáry, Ungár, Vasady-Kovács, Vikár
|
25. | Budapest XIV. | (Zugló): Széchenyi, Világkongresszus
|
26. | Budapest XVI. | (Sashalom): Mihalik
|
27. | Budapest XVII. | (Rákoskeresztúr, Rákoshegy): †Stromfeld
|
28. | Budapest XXII. | (Budafok): Hámán, Szakasits
|
29. | Cătălina / Szentkatolna, RO | Bálint
|
30. | Cluj-Napoca / Kolozsvár / Klausenburg, RO | Bálint
|
31. | Dombóvár | Bálint, Ĉar la mondo, Dunántúli, Dunántúli, La mondo estas…, www.eszperanto, Zamenhof
|
32. | Debrecen | †Rajczi, Zamenhof
|
33. | Drégelypalánk | Nemes
|
34. | Dunaújváros | eszperantó
|
35. | Dunavecse | Vikár
|
36. | Eger | Zamenhof
|
37. | Esztergom | Babits, Babits, Babits, Babits, eszperantó
|
38. | Göd | Kilián
|
39. | Gödöllő | Kalocsay, Kalocsay, Kalocsay
|
40. | Győr | eszperantó, Giesswein, Giesswein
|
41. | Gyula | Zamenhof
|
42. | Hatvan | Farkas
|
43. | Hetes | Vikár
|
44. | Hódmezővásárhely | Galyasi, MEME
|
45. | Kalocsa | eszperantó, Eszperantó-mozgalom
|
46. | Kecskemét | paco
|
47. | Komárom | saluto
|
48. | Komló | Kongreso
|
49. | London, GB | Dienes
|
50. | Makó | Eszperantó, Zamenhof
|
51. | Miskolc | Baghy, paco, E-fonto, †E-parko, Kalocsay, Zamenhof, Zamenhof
|
52. | Mosonmagyaróvár | Giesswein
|
53. | Nagybakónak | Baghy, Kalocsay
|
54. | Nagymaros | Takács
|
56. | Orfű | Palkó, Palkó
|
57. | Orosháza | Kulich
|
58. | Pápa | Kossa, Stromfeld
|
59. | Pécs | Babits, Babits, Babits, Szalai, Vikár, Zamenhof. En:
Eszperantó-park: Eszperantó-park, Esperanta parko, Zamenhof,
Szerdahelyi, Giesswein, Baghy, Kalocsay, Kökény, Bleier, Lengyel,
Bácskai, Bálint. Komuna memortabulo de esperantistoj en la urbo Pécs (Lajos, Pechan, Pallós). |
|
60. | Pula | Kossa
|
61. | Pusztavám | Takács
|
62. | Salgótarján | Stromfeld
|
63. | Sárospatak | Comenius, Comenius, Comenius
|
64. | Sibiu / Hermannstadt / Nagyszeben, RO | Cseh
|
65. | Siófok | Karinthy, Karinthy
|
66. | Subotica / Szabadka, SR | Kosztolányi, Kosztolányi
|
67. | Szeged | Babits, Babits, Baghy, Baghy, paco, Jakab, Schulek, Zamenhof
|
68. | Székesfehérvár | Mondpaco
|
69. | Szekszárd | Babits, Babits, Babits, Lengyel
|
70. | Szolnok | Kilián, Kilián
|
71. | Taksony | Giesswein
|
72. | Tapolca | Kossa
|
73. | Tata | Giesswein, Ifjúsági
|
74. | Tatabánya | Tatabánya-memorŝtono
|
75. | Thiais, département Val-de-Marne, FR | Bleyer
|
76. | Tîrgu Secuiesc / Kézdivásárhely / Szekler Neumarkt, RO | Bálint Bálint Bálint
|
77. | Tiszaújváros | Vándor
|
78. | Várpalota | Korach
|
79. | Veszprém | †Kossa, Simonyi
|
80. | Zánka | Kilián
|
Esperantalioj en Hungario
En la tekstoj de esperantalioj plej ofte nenio aludas al la
Esperanto-rilato, kelkfoje eĉ en la kazo de Zamenhof- kaj
Kalocsay-esperantalioj starigitaj de esperantistoj, do ni enlistigis la
esperantaliojn malatentante la surskribon.
Sube la tabelo montras, ke por kiu persono en kiu jaro oni la unuan
fojon starigis memoraĵon (escepte tombon), kaj litero "E" montras, ke
en kiu jaro oni starigis tian memoraĵon, kiu aludas ankaŭ al la
Esperanto-agado de la persono. Esperantistoj malfrue, nur en la okdekaj
jaroj rimarkis la signifon de tiaj memoraŝoj, sed ankoraŭ ne sufiĉe,
tial ekzemple el la teksto de Bárczi Géza oni ne povas ekscii lian
meriton en la historio de la Internacia Lingvo.
1929 | Simonyi Zsigmond |
|
1930 | Schulek Frigyes |
|
1932 | Giesswein Sándor |
|
1948 | Karinthy Frigyes |
|
1956 | Babits Mihály |
|
1959 | Hámán Kató |
|
1959 | Vikár Béla |
|
1959 | Zamenhof Lazar Markovics | E 1960
|
1961 | Kulich Gyula |
|
1965 | Kilián György |
|
1965 | Kossa István |
|
1967 | Szalai András |
|
1968 | Baghy Gyula | E 1968
|
1968 | Korach Mór |
|
1969 | Stromfeld Aurél |
|
1970 | Comenius |
|
1970 | Szakasits Árpád |
|
1975 | Baranyai Imre | E 1975
|
1979 | Farkas Imre |
|
1980 | Kalocsay Kálmán | E 1987
|
1983 | Takács József | E 1983
|
1986 | Lengyel Pál | E 1986
|
1986 | Valdemar Langlet |
|
1994 | Bálint Gábor | E 1994
|
1994 | Bárczi Géza |
|
2001 | Hules Béla | E 2001
|
2004 | Palkó Sándor | 2010
|
La jaro de la starigo de pluraj memoroj estas nekonataj, tial mankas
el la listo la memoraĵoj de Galyasi Miklós, Mihalik József, Robicsek
Pál, Vándor Sándor kaj Zachár Géza.
El la tomboj ni nur tiujn enlistigis, kiuj havas ankaŭ alian
esperantalion, aŭ la tombo-monumento mem estas nekutima (ekz. estas en
templo, kreis ĝin skulptartisto). Tiel mi klopodis eviti la absurdan
ampleksigon de la listo.
En Esperanto-movado komence registris nur la memorojn ligitajn al
Zamenhof kaj esperanto sub la nomo ZEO (Zamenhof-Esperanto-objektoj).
Nia listo ampleksas ĉiujn Eistojn eĉ idistojn (kiuj kutime estis
eksesperantistoj aŭ eksidistoj), ekzemple Gábor Bálint, kiu estis la
unua hungara esperantisto kaj la unua hungara idisto. La terminon
esperantisto ni konceptas sendepende de la lingvonivelo, ja verŝajne
Zamenhof, Baghy kaj Kalocsay indigniĝus pleje pro eksludo pro la
lingvonivelo ne sufiĉe alta.
Mi ne ekskludis ankaŭ tiujn personojn, kiuj nur en certa fazo de sia
vivo estis aktivaj E-istoj. Eĉ tio okazis, ke junaĝan E-istan agadon
sekvis jardekoj sen ajna Esperanto-agado, kaj maljunaĝe reiro al
Esperanto (ekzemple la akademianoj Géza Bárczi kaj Mór Korach).
La plej gravaj surlistigitaj personoj el lingva vidpunkto estas la
akademianoj Zamenhof, Baghy, Kalocsay, Szerdahelyi kaj Lengyel. El
vidpunkto de movad-oraganizado la plej gravaj estis Zamenhof, Baghy kaj
martiriĝinta Takács. El inter la sciencistoj Simonyi, Giesswein, Bárczi
kaj Korach influis pleje la historion de esperanto. En la historio de
Esperanto-literaturo konataj estas Zamenhof, Baghy, Kalocsay, Bárczi,
Hules kaj Rajczy.
Funkciuloj de Esparanto-organizaĵoj estis la prezidantoj de la
hungara landa asocio en kronologia ordo Sándor Giesswein (1911-1923),
Zoltán Pázmány (1924-1928), Frigyes Karinthy (1932-1938), Kálmán
Kalocsay (1938-1941), Sándor Palkó (1949-1950), Gyula Baghy
(1955-1965), kaj tiu de la sveda asocio Langlet Valdemar (1906-1911),
respektive tiu de la hungara laborista societo István Kossa (1945-1947).
"Simpla esperantisto" estis en sia epoko Kilián, Kossa kaj Kulich,
kiuj havis korespondamikojn eksterlandajn. Kulich ne havis la okazon
renkontiĝi kun iu ajn el ili, ja li mortis juna en koncentrejo. Kilián
sukcesis partopreni E-kongresojn en Vieno kaj Lajpcigo, viziti siajn
bulgarajn korespond-amikojn, nur poste li falis en milito. Kossa
travivis la militon kaj poste kiel ministro havis la ĝojon por viziti
siajn rusajn kaj ĉinajn korespond-amikojn.
El inter la hungaraj idistoj sur la listo estas Frigyes Schulek, la
eksesperantisto Ábel Barabás kaj la eksidisto Mihály Babits. Komenio
(Comenius) nur ŝajne estas fremda en la listo. Li ellaboris la teorion
de Lingvo Internacia. Zamenhof nur 200 jarojn poste venis al la samaj
konkludoj, sed li sukcese ellaboris ankaŭ la lingvoprojekton.
Laŭ profesio la listo estas tre bunta: filozofo (Erdey),
privatoficisto (Tolnainé), hungara verkisto (Karinthy, Kosztolányi),
arttradukisto (Babits, Vikár), lingvisto (Bálint, Bárczi, Rubinyi,
Simonyi), presisto (Lengyel, Palkó), itala verkisto (Marcello Cora
alias Korach Mór), kuracisto (Kalocsay, Takács, Zamenhof), papa prelato
(Giesswein), pedagogo (Farkas, Mihalik), episkopo (Comenius),
tajlorlaboristo (Kulich), sindikatestro (Hámán, Kossa), aktoro kaj
polickapitano (Baghy), skulptisto (Schulek), telegram- kaj poŝtoficiro
(Robicsek), teologo (Kiss), ĵurnalisto (Langlet), ferlaboristo
(Kilián), kemiisto (Korach), staboficiro (Stromfeld), tram-konduktoro
(Kossa) kaj komponisto (Vándor).
Gravan rolon en la publika vivo havis kvar deputitoj parlamentaj
(Giesswein, Kossa, Palkó, Szakasits). Szakasits estis eĉ ŝtatestro en
1948-1949. El ideologia-politika vidpunkto inter ili estas framasono
(Vikár), iredento (Mihalik), kristansocialisto (Giesswein),
socialdemokrato (Stromfeld, Vándor) kaj ekssocialdemokratoj-komunistoj
(Hámán, Kilián, Kossa, Kulich, Palkó, Robicsek, Szakasits, Szalai).
Grandan parton de sia vivo vivis en elmigrado Comenius, Korach kaj
Robicsek. Eksterlande mortis Comenius, Robicsek, la pafita en la
Danubon Farkas, la dum enbataligo malaperinta Kilián kaj la en Dachau
murdita junulgvidanto Kulich.
Oni strigis memoron de Rezső Rajczy kaj Kató Hámán kiel viktimoj de
la kontraŭrevolucia reĝimo Gyula Kulich, József Takács kaj Sándor
Vándor kiel viktimoj de la faŝismo, András Sándor kiel viktimo de la
stalinismo, sed nur la memortabulo de Takács mencias Esperanton. Dum la
milito savis la vivon de multaj persekutitoj Kalocsay, Langlet, Mihalik
kaj Szalai, sed nur la memortabulo de Langlet mencias vivsavan agadon.
Statuon ricevis Imre Farkas murdita en 1945, heroo de la armita
kontraŭfaŝisma movado György Kilián malaperinta en 1943 dum paraŝutista
enbataligo. Reliefon ricevis membro de armita kontraŭfaŝisma movado,
kiu en Milano nur hazarde evitis ekzekuton. Neniu el ili mencias
Esperanton.
Du virinoj estas inter la 43 personoj por kiuj oni strigis memoron: Kató Hámán kaj Rózsi Tolnainé Göndör. Ambaŭ estas viktimoj.
Post la reĝimŝanĝo en kelkaj urboj forigis la esperantaliojn de
Stromfeld, kiu rezistis kontraŭ atako de le Entent-trupoj ĉe la norda
limo de Hungario, de la mortbatitan Kató Hámán kaj la kontraŭmilitajn
demonstraciojn organizinta Gyula Kulich, de la falinta Kilián, kaj de
la fuĝinta al la sovetaj trupoj el punkompanio István Kossa. Hámán- kaj
Stromfeld-memorojn oni portis en statu-parkon, kaj pri aliaj daŭras
debatoj jam de du jardekoj. Mi konsideris nur la rilaton al Esperanto,
kaj ne intencis prijuĝi la rolon de la esperantistoj en la historio,
scienco, politiko, eklezio, milito aŭ kulturo, kaj precipe de
aktualpolitiaj debatoj.
En la lastaj du jardekoj iĝis viktimoj de metal-ŝtelistoj bornzaj
memoroj, inter ili du Zamenhof-, du Kulich- kaj unu Stromfeld-statuoj,
respektive memortabuloj. Ankaŭ tiuj estas sur nia listo, kvankam ne
estas espero trovi ilin. Pri kelkaj estas foto, eĉ gips-kopio.
La esperantalioj kune karakterizas la elstarjn figurojn de la
Esperanto-movado en Hungario kaj same la klopodojn por memorigi ilin.
Referencoj
- Bándi László: Történeti emlékek Veszprém megyében. Veszprém, 1980. — [Historiaj memoraĵoj en departemento Veszprém]
- Bándi László (szerk.): Emlékhelyek Veszprém megyében. Veszprém, 1996. = — [Memorlokoj en departemento Veszprém]
- Cser Sándorné (szerk.), Váradi Zoltán (foto): Szobrok, domborművek,
mozaikok, emlékművek, emléktáblák. Gyula: Mogyoróssy János Városi
Könyvtár, 1988. ISBN 963 61 90567. — [Statuoj, reliefoj, mozaikoj,
monumentoj, memortabuloj]
- Csiszár Gábor: Movada gvidilo pri Budapeŝto. Budapest eszperantista
emlékhelyei. Szakdolgozat. Eszperantó szak. 2005. — [... Esperantistaj
memorlokoj en Budapeŝto. Esperanto-fako.]
- Dömötör János: Vásárhely szobrai. 2., bőv. kiad. Hódmezővásárhely, 1992. — [Statuoj de (Hódmező)Vásárhely]
- Magony István: Székesfehérvár szobrai. Székesfehérvár, 1995. — [Statuoj de Székesfehérvár]
- Hadházy Levente, Szilágyi András, Szőllőssy Ágnes: Negyven év
köztéri szobrai Budapesten. 1945-1985. Budapest Kiállítóterem. V.
Szabadsajtó út 5. 1985. február 12.- május 8. — [Publiklokaj statuoj de
kvadek jaroj en Budapest 1945-1985]
- Karsai Elek (szerk.): "Fegyvertelen álltak az aknamezőkön...".
Dokumentumok a munkaszolgálat történetéhez Magyarországon. Bp. : Magyar
Izraeliták Országos Képviselete, 1962. 2. köt. 1942 május-1945
november. Fotók. — ["Senarmile ili staris sur minokapoj...". Dokumentoj
por historio de la laborservo en Hungario ... fotoj]
- KIL = Képző- és Iparművészeti Lektorátus: nyilvántartási szám — [Lektorejo de Bel- kaj Metiarto: registronumero]
- Romváry Ferenc: Pécs szobrai. Pécs, 1982. — [Statuoj de Pécs]
- Rölliner, Hugo: Monumete pri Esperanto. Rotterdam, 1997.
- Tóth Attila: Szeged szobrai és muráliái. Szeged, 1993. — [Statuoj kaj surmuraĵoj de Szeged]
- Tóth Vilmos (szerk.): Síremlékek Győr-Moson-Sopron megyében.
Nemzeti Kegyeleti Bizottság, 2004. ISBN: 9632145496. — [Tombomemoraĵoj
en departemento Győr-Sopron]
- Wehner Tibor: Tatai szobrok, emlékművek, emléktáblák. Tata, 1980. — [Stauoj, monumentoj, memrotaboloj en Tata]
El tiuj fontoj mi prenis nur la arthistoriajn datumojn. La fonto de personaj datumoj estas el la preparata Esperantista biografia enciklopedio
Dankoj
Ankaŭ ĉiloke mi diras dankon al tiuj, kiuj per datumoj, fotoj, rimarkoj aŭ alimaniere helpis mian laboron:
Alföldy Zoltán (Hatvan),
Bálint Magdolna (Gyula),
Böde Józsefné (Országos Idegennyelvű Könyvtár),
Csiszár Ada (Bp),
Csiszár Gábor (Bp),
Dömötör Lajosné dr. (Veszprém, Egyetemi Levéltár),
Faragó Katalin (Hódmezővásárhely),
Farkas Julianna dr. (Bp),
Felső Pál dr. (Pécs),
Felsőné Szabó Flóra dr. (Pécs),
Flender György dr.,
Fődi Katalin (Kiskunhalas),
G. Nagy Róbert (Dombóvár),
Gados László (Bp),
Goldgruber Árpád (Bp. VIII. Polgárm. Hiv.),
Halász József dr. (Miskolc),
Hegedűs Imre (Debrecen),
Hideg Sándor (Bp.),
Horváth József (Győr),
Jakab Sándor (Bp.),
Kristály Tibor (Komárom),
Kiss Horváth Miklós (Kútmúzeum, Orosháza),
Kovács János (Komló),
Kováts Katalin (Hága),
Ködmön Károlyné (Tata),
| Lencsés József, Miskolc, Polgárm. Hiv.),
Mészáros István (Bp),
Boriša Milićević (Novi Sad),
Molnár László (Sárospatak),
Németh József dr. (Szekszárd),
Németi Gábor (Hatvan),
Oláh Szilveszter (Bp. Rákoshegy),
Palkó Sándor ifj. (Bp),
Paszabi János (Bp),
Pásztor Lászlóné (Miskolc),
Phersy Ferenc (Bp),
Próder István (Vegyészeti Múzeum, Várpalota),
Salga Attila dr. (Debrecen),
Szabóné Vörös Gyöngyi (Veszprém Megyei Könyvtár),
Szekeres Mihály (Makó),
Szilvási László (Bp),
Tihanyi Péter (Tatabánya),
Tóth Attila dr. (Szeged),
Tóth Tamás (Szeged),
Trnka József (Csolnok),
Váradi Zsolt (Szeged),
Varró Sándorné (Bp),
Vörös László (Kecskemét)
Wehner Tibor (Képző- és Iparművészeti Lektorátus). |