Helpo de abonoj al Esperanto-gazetoj, kotizperado → www.eszperanto.hu/aktualis.htm#gazetoj
Pasporta Servo → detala hungarlingva informa retpaĝo, kampanjoj por varbado de novaj membro, vendado de la adresaro. Vidu: → www.eszperanto.hu/pasporta-servo.htm (prizorgas: Szilvási László)
Granda interreta vortaro Esperanta-hungara, kaj gramatika tradukhelpa programo. – En ĉiu tago ĉ. 300 (!) individuaj vizitantoj. Daŭran evoluigon (korektoj, kompletigoj, aldonoj) de la vortprovizo prizorgas Szilvási László, Mészáros István kaj Vizi László. Vidu: → www.eszperanto-szotar.hu
ESP-EN-HUNG - la plej granda nacia esperantista interreta diskut-listo, kun pli ol 450 membroj. Administruloj de la listo: Szilvási László kaj Deák Jahn Gábor. - Vidu: → http://groups.yahoo.com/group/esp-en-hung/
Esperanto-Libroservo, enlanda: vendado kaj perpoŝta sendado de libroj, KD-j, ktp.– En tiu ĉi jaro ni pligrandigis, ampleksigis la interretan katalogon! - Vidu: → www.eszperanto-konyvesbolt.hu
Akcepto kaj perado de eksterlandaj kaj internaciaj membrokotizoj – Por niaj membroj kaj kunlaborantoj ni peras la membrokotizon al UEA kaj al fakaj Esperanto-organizaĵoj
HUN-LIST – ni kolektas kaj daŭre aktualigas la datumbazon de retadresoj de hungaraj esperantistoj (pli ol 12 mil vivaj, validaj adresoj). Po 2-3 monatoj ni sendas al ili informan mesaĝon pri la plej gravaj Esperanto-novaĵoj, aranĝoj kaj novaj servoj. La servon prizorgas Szilvási László.
Ekspozicio de Esperantaj bildkartoj – nun jam pli ol 1700 (!) bildkartoj el 44 landoj estas videblaj en la virtuala ekspozicio ĉe www.eventoj.hu/bildkartoj/ .
Kolektado, arkivado kaj protektado de malnovaj filmoj kaj sonmaterialoj. - Daŭre ni kolektas la malnovajn (kaj novajn) Esperant-lingvajn celuloidan kaj videajn filmojn, malnovajn sonregistraĵojn. Ni prizorgas pri ilia taŭga storado, protektado kaj laŭ niaj ebloj unu post la alia ni faras kopion al modernaj portantoj (DVD aŭ KD - dankojn al Bajnógel István kaj al Videlcomp Kft!).
Heredaĵoj, postlasaĵoj – Ni akceptas la heredaĵojn kaj postlasaĵojn de forpasintaj esperantistoj, kaj zorgas pri ilia taŭga posta sorto (biblioteko, kolektantoj, koncernaj fakuloj, libroservo). Por kontakti nin bv. uzi la telefonnumeron: 282.88.85.
Instruado de la lingvo – en tradiciaj lingvokursoj
Aktualaj novaĵoj! – Ni prizorgas dulingvan interretan paĝon kun aktualaj novaĵoj de la hungaria E-movado. Vidu: → www.eszperanto.hu/aktualis.htm
RET-INFO – internacia retpoŝta Esperanto-novaĵservo! La plej garavaj, selektitaj kaj filtritaj novaĵoj de la internacia Esperanto-komunumo - distruibuata al abonantoj en retpoŝta formo. En 2009 ni havis 1040 abonantojn el ĉ. 60 landoj. Vidu: → www.eventoj.hu/ret-info.htm
Esperanto-grupoj kaj kluboj en Hungario – Listo de tiuj grupoj aŭ kluboj kiuj atendas viziton de novaj esperantistoj aŭ eksterlandaj turistoj. Urbo, adreso, dato, tempo, loko, kontaktpersono, telefonnumero, ktp. → Vidu:
www.eszperanto.hu/csoport.htm
Kolekto de retpaĝoj de hungaraj esperantistoj – kolekta listo de interretaj paĝoj, signifanta senpagan reklamon. Nun ankoraŭ nur en la hungara lingvo. → Vidu: www.eszperanto.hu/magyar-eszperanto-weboldalak.htm
Kotizperado al UK kaj IJK – nur por niaj membroj kaj kunlaborantoj!
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB -- Ni enkomputiligas kaj senpage redisponigas en interreto la malnovajn, hodiaŭ jam ne plu akireblajn fakajn eldonaĵojn, artikolojn kaj librojn. A virtuala scienca biblioteko estas trovebla ĉe la adreso www.eventoj.hu/steb/ .
| | | | | | | | | | | | | | | | |